Ĉu ne "kiu"? Post "kio" oni atendas respondon kun o-vorto, ĉu ne?
Mi emas demandi, ĉu cent eŭroj ne estas io.
Dum oni povas diri, ke la prezo estas tio, kion oni devas pagi,
mi supozas, ke la demando "Kio estas la prezo de ...?" ne estas erara.
Hmmm. Vi detruas mian tutan teorion :-)))
Nun mi ne povas ne honti --- tamen tro malfrue. :(
Mi kredas, ke Paŭl prave starigas la demandon.
Ankaŭ min iom ĝenis, ke en "Mazi en Gondolando" oni demandas al iu: "Kio vi estas"? — "Mi estas ĝardenisto".
Sed, se oni demandus "Kiu vi estas?" li respondus per sia nomo. (Ĉu ne Karlo?)
Miaopinie nediskutebla estus la esprimo "Kio estas via profesio?", "Kiel vi nomiĝas?".
Mi supozas, ke ni iom tro laŭvorte tradukas la neperfektajn ekzemplojn el niaj naciaj lingvoj.
Pri ĉi tiu frazo: multe pli simpla estas la germana frazo: "Kiom kostas tiu horloĝo?".
Sed "kosto" verŝajne ne egalas al "prezo", ĉu ne? (Nu, mi neniam estis tre lerta pri ekonomio)
Eble mi devintus skribi "Kiom prezas tiu horloĝo?"
Sed mi ne kuraĝis... Ĉar tiu vorto (ankoraŭ) ne estas en la vortaroj.
Ĉu ni lanĉu ĝin? :-)
Ĉu ni reskribu "Mazi" jene: Kiu vi estas --> Kiel vi nomiĝas?
Kio vi estas? --> Kiel vi profesias? (Profesii ja estas en PIV! Prezi ankoraŭ mankas.)
Karlo devus respondi "Ĝardeniste!"
Ĉu Claude Piron neniam uzis "prezi"? Mi esploru la aferon. Sed nun atendas min mia lito.
Ĉar la demando povus okupi min nokte, mi tamen traserĉis tekstaron.com
JES! En Monato aperis jena frazo, en kiu estas uzita la radiko "prez":
"Intel, farante grandan profiton per sia preskaŭa monopolo pri altrapidaj procesoroj, povis _prezi_ siajn malrapidajn procesorojn, tiel ke la profitoj de la konkurantoj, kiuj celis nur tiun merkatodividaĵon, estis tre limigitaj."
Bonan nokton!
Bonan nokton kaj bonajn prezojn! ;-)
La senco de "prezi" en tiu frazo en MONATO ŝajnas al mi "determini por kiom da mono oni vendos varon".
Se tio veras, mi povus reskribi la frazon jene: "Kiom preziĝas tiu horloĝo?" aŭ eble "Kiom vi/oni prezas tiun horloĝon?"
Prave. Tamen "Kiom vi/oni prezas tiun horloĝon?" jam estas iom for de "Quel est le prix de cette montre ?"
Ĉu "Kiom estas la prezo de tiu horloĝo?" estus erara?
"Kiom estas" aperas 23 fojojn en tekstaro.com.
Tio ne vere pruvas, ke ĝi estas ĝusta. Sed ankaŭ Zamenhof uzis ĝin. Tio estas jam pli taŭga referenco.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1356241
added by GrizaLeono, June 26, 2012
linked by GrizaLeono, June 26, 2012
linked by PaulP, November 17, 2014
linked by PaulP, November 17, 2014
linked by PaulP, November 17, 2014
linked by PaulP, November 17, 2014
linked by PaulP, November 17, 2014
linked by PaulP, November 17, 2014
linked by PaulP, September 21, 2015
linked by PaulP, September 21, 2015
edited by GrizaLeono, September 22, 2015
linked by martinod, June 7, 2023