hirtaj brovo > densaj brovoj
Hm! Ĉu tereno, kiu estas "arbusta" nepre estu "densa"?
Eble ni konsentas, ke multaj vortoj havas plurajn signifojn depende de la situacio en kiu ili rolas.
Mi iomete esploris, per kio aliaj lingvoj tradukas la anglan "bushy brows", mi trovas france "sourcils en broussailles", "sourcils épais"; germane: buschige Augenbraue, dicke Brauen, volle Brauen; italienisch "sopracciglia grosse"; "sopracciglia folte". La angla konas interalie "large; big (eye)brows"
Resume do en tiuj lingvoj oni uzas kiel ekvivalentojn de "bushy brows" tiujn vortojn (plus eble pliajn vortojn, sed certe la donitaj estas la ofte uzataj):
dika, larĝa, granda, densa, plena, arbust(ec)a
Ŝajnas la mi, ke ĉiu el tiuj vortoj taŭgas ankaŭ por redoni "bushy" en Esperanto. La unuaj tri parolas rekte pri la volumeno, "densa" kaj "plena" indikas kvaliton, kiu tre ofte karakterize akompanas pli grandan volumenon kaj "arbustece" povas priskribi la samajn brovojn per bildo. Cetere la proponitaj "densaj brovoj" estas la klara "guglo-venkanto".
Ke "bushy brows" povas signifi ankau hirta, por tio mi ne trovis indikon, sed mi ne povas ekskluzivi tion.
"Hirta" laŭ PIV havas du signifojn:
1 Rekte staranta
2 Konfuze malordigita, malglata
Certe oni povas ankaŭ brovojn nomi "hirtaj", sed prefere tiam, se ili estas tiaj (kaj konsciante, ke ne temas pri komplimento).
Denaskaj parolantoj de la angla bonvole diru, ĉu mi eraras nomante "hirtajn brovojn" angle "fuzzy brows" aŭ "rough brows".
Alia interesa vortigo estas "bristly brows" eble tradukebla per "bros(ec)aj brovoj". La signifo povas ampleks kaj "larĝa, plena, densa" kaj ankaŭ la unuan signifon de hirta, do ne la duan, kiu implicas negativan konkludon pri manko de flego.
Kaj kion diras niaj klasikuloj (en Tekstaro) rilate al la aspekto de brovoj? Ili rakontas pri:
kunkreskintaj brovoj (Internacia krestomatio)
kunkreskanta brovoj (Quo vadis?)
nigraj brovoj (Internacia krestomatio),(Patroj kaj filoj),(Marta), (La majstro kaj Margarita)
grizaj brovoj (La Faraono),(Patroj kaj filoj),(Fabeloj de A.)
densaj brovoj (Patroj kaj filoj), (La Ondo de Esperanto)
mallarĝaj brovoj (Marta),(Infanoj en Torento)
larĝaj brovoj (Marta),(Ombro sur interna pejzaĝo)
delikataj brovoj (Monato)
pintaj brovoj (La majstro kaj Margarita)
nigraj brovoj (Patroj kaj filoj)
tufaj brovoj (Fabeloj de A.), (La ŝtona urbo)
pezaj brovoj (La ŝtona urbo)
Supozeble speciale atentindas "tufaj brovoj" kiuj povas esti bonvena aldono al nia listo. Je la fino malgranda ĵus legita citaĵo el "Granda Vortaro Esperanto-Germana". Krause indikas pri "tufa" jenon: Adj buschig z.B. Brauen ... Jen do ili denove "die buschigen Brauen", "the bushy brows".
"akcenti" laŭ PIV temas nur pri la elparolo de vortoj. En ĉi tiu frazo mi uzus " reliefigis" .
Dankon al Alexander pro la kurseto pri brovoscienco :)
Jen bona okazo por aldoni multajn frazojn kaj montri, ke Esperanto posedas esprimpovon (cetere oni povus aldoni tiom da mal-vortoj: malhirtaj, maldensaj, ...)
Dankon al Danepo pro lia rimarko pri anglismo.
Dankon al Dejo pro lia propono, kiun mi volonte uzas.
brovo -> brovoj, ĉu hirtaj, ĉu densaj:)
Ve! La diskuto pri "hirtaj/ densaj" forŝtelis mian atenton.
Dankon!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #323537
added by GrizaLeono, August 3, 2012
linked by GrizaLeono, August 3, 2012
edited by GrizaLeono, August 5, 2012
linked by altebrilas, November 18, 2012
edited by GrizaLeono, November 27, 2013