Ĉu vi intence uzis tiun specialan vorton?
Ĉu ne "helpo" anst. "sukurado"?
Propono: Sen ... helpo de .... neeviteble perdis...
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:
sukur/i (tr) ⚕ Doni la unuan helpon kaj flegon al vunditoj, dum milito aŭ post sinistroj aŭ aliaj gravaj akcidentoj.
sukurado. Agado de iu, kiu sukuras.
http://vortaro.net/#sukurado
Jes, mi intence uzis tiun vorton
Auxilio (spa,por), ausilio (ita), aŭ aid (eng)
Eble mi babilaĉos, sed "helpo" sonas al mi kiel ion oni donus aŭ negus laŭvole, kaj "sukurado" sonas al mi kiel ion nemalhavebla kaj precipe nenegebla, preskaŭ instinkte.
Kaj la unuan kaj nemalhaveblan helpon por niaj kompatindaj maristoj estus la steloj.
Cetere dankon al vi! Vi instruis al mi novan vorton (sukuri). Mi ne konis ĝin. ☺
Sed la radiko "sukur-" estas neoficiala.
En http://bonalingvo.org/index.php/Ssv:_S vi trovos:
sukur·i → tuj·help·i, ek·help·i, ek·kurac·i, don·i unu·a·n help·o·n
Do, fakte ne necesas parkerigi novan radikon.
Ju pli da neanalizeblaj vortoj oni enkondukas, des pli malfacila ĝi iĝas por lerni ĝin (precipe por ne-okcidentaj homoj). La uzo de neoficialaj vortoj miaopinie kontraŭas la celon de Internacia Lingvo.
Kara Marcelostockle,
vi klare prononcas, ja iom tro rapide laŭ mi.
Sed la vorto "helpo" ŝajnas al mi same nefonetika skribita kiel la angla "GHOTI" por "fish" :)
Ĉu vi konas la ŝercon de G.B.Shaw? Vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Ghoti
Danke al vi Esperanto nun ankaŭ aperas en la listo de prononcitaj frazoj. Gratulon kaj dankon al vi!
Amike salutas Leo
...des pli malfacila ĝi iĝas por lerni ĝin...
Lau la signifo de la vortoj kaj la reguloj de gramatiko la signifo estas
"ĝi iĝas pli malfacila kun la celo lerni ĝin" (ĝi = la lingvo /Esperanto ?)
Certe ekzistas aliaj ebloj esprimi, kion vi celas diri, interalie
"Ju pli da neanalizeblaj vortoj oni enkondukas en nian lingvon, des pli iĝos malfacile lerni ĝin." / " ... des malpli facila estos ĝia lernado."
Jes, Alexander. Dankon pro via klarigo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1123696
added by marcelostockle, August 5, 2012
linked by marcelostockle, August 5, 2012
linked by marcelostockle, August 5, 2012
edited by marcelostockle, August 5, 2012
edited by marcelostockle, September 4, 2012
linked by PaulP, August 22, 2015