paniku -> panikiĝu
paniki signifas timigi
Amike
La afero estas iomete malpli simpla.
1.
PIV difinas paniki = trafi per paniko.
Tion oni povas "traduki" ankaŭ per "kaŭzi panikon", ĉu ne?
Kaj ĉar paniko estas "subita, kolektiva teruro" , la la egaligo "paniki = timigi" esence estas prava.
Sed ni atentu, ke panikiĝi = iĝi panika, ekpaniki, komenci paniki.
El kio eblas konkludi, ke por esprimi "estis kaptata de paniko, senti panikon" ni devas trovi alian vorton. Mi renkontis "panikumi" en tiu funkcio, kaj tiu vorto fakte taŭgas tiucele.
2.
Dua atentindaĵo estas, ke la angla verbo povas signifi
"To affect or be affected with panic."
do ĝi estas tradukebla laŭplaĉe per paniki aŭ panikumi, se ne ekzistas kunteksto, kiu decidigas unu el ambaŭ ebloj.
3.
Esti viktimo de paniko kaj esti kaŭzanto de paniko ofte proksimas ĝis identas. Tio aperas eĉ kiel karakteriza trajto de tiu kolektiva fenomeno. Iu eksentas teruron kaj per sia reago al tiu teruro terurigas aliajn. (Tiam panikumanto estas samtempe panikanto, ĉu ne?) La teruro disvastiĝas kaj jen paniko.
Ĉu mi nun kaŭzis sufiĉe da konfuzo? ☺ Nu, lingvaj aferoj estas foje malpli simplaj ol la unua rigardo promesas, eĉ en Esperanto.
Mi nun vere estas konfuzata. Al mi ankaŭ nun iomete ŝajnas, ke "Ne panikiĝu!" pli taŭgas. Ĉu vi, Alexander, tamen pensas, ke ĝi taŭgas?
La PIVa difino de paniki estas kaprica vortarista elpensaĵo (ekde PIV-1970), kiu apenaŭ baziĝas sur reala vortouzo. Oni trovas en la Tekstaro kelkajn ekzemplojn pri tia objekta verbo paniki, sed eĉ tie la plejmulto de la verbaj esprimoj estas alispecaj. Mi pli fidas je ReVo ĉi-rilate vidu
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/panik.html
"Panik" estas klare substantiva radiko, kaj el tiaj eblas rekte formi verbojn de ambaŭ kategorioj, nenia regulo ekzistas. Se "paniko" estas "timo, interna stato de homo(j), kaŭzanta diversajn reagojn", estas tute normale ke "paniki" signifu "agi kiel agas homo en tia stato". Sed oni povas tute bone akcepti ambaŭ signifojn, kiel faras ReVo.
Do, trankvile skribu "Ne paniku!" (Estas ege malprobable, ke la Angla frazo signifus "Ne kaŭzu panikon".) Aŭ imitu la Germanan frazon:
Dankon, ondo! Mi eble vere lasos ĝin tiel.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #810774
added by Vortarulo, August 13, 2012
linked by Vortarulo, August 13, 2012
linked by Aleksandro40, August 25, 2013
linked by Raizin, May 25, 2017
linked by MarekMazurkiewicz, March 16, 2020
linked by MarekMazurkiewicz, March 16, 2020