Ĉu "riĉigemulo"? Mi konfesas, ke mi ne bone komprenas la anglan esprimon "to be a golddigger", kaj eble ne bone komprenas la francan "une croqueuse de diamants" kaj la germanan "ein Geldegel", sed nun mi eĉ ne bone komprenas "riĉ-ig-em-ul-o" :(
Ĉu do temas pri ulo, kiu emas riĉigi aliajn personojn?
Mi pli bone komprenus, se temus pri ul(in)o, kiu emas riĉ-iĝ-i, iĝi riĉa, por ke ŝi povu "kraki" diamantojn (kio ŝajnas al mi nebona por la dentoj :)
Mi povus skribi, ke Mary estas monavida. Ĉu tiu vorto konvenus laŭ vi?
Eble Maria estas monkaptema, ĉar ŝi volas kapti la monon de Tom per siaj fingroj. Kia tragedio, ke mankas kaptebla mono! :(
Ĉar neniu kontraŭis mian proponon "monavida", mi uzos ĝin en la frazo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1386933
added by GrizaLeono, August 18, 2012
edited by GrizaLeono, August 28, 2012