Laŭ mi vorto: maltrakvili ne ekzistas.
Bonvolu rigardi http://vortaro.net/#trankvila
Vi vidos, ke la radiko "trankvil" estas fundamenta (tion indikas la steleto *) KAJ adjektiveca (ĉar ĝi havas la finaĵon a).
Oni povas rekte formi verbon (havantan la sencon "esti (mal)trankvila") uzante la verbajn finaĵojn post adjektiveca radiko.
Mi ne scias, ĉu vi komprenas la parolatan francan lingvon. Se jes, mi invitas vin spekti la filmeton https://www.youtube.com/watch?v=YuB3c8kk7ug
En tiu filmeto André Cherpillod klarigas la Esperantan vortformadon.
Se vi ne havas la tempon por komplete spekti ĝin, li priparolas tiun temon ekde la kvina minuto kaj 16 sekundoj. Kia unua ekzemplo estas "sufiĉ*a --> sufiĉ/i). En la franca ekzistas (malofte uzata) verbo kun la senco "esti verda", "verdi", sed ekzemple ne por "blui". Li diras, ke en Esperanto ne ekzistas tia limiĝo.
La verbo "maltrankvili" efektive ne ekzistas en la nederlanda. Eble (eĉ verŝajne) ĝi ankaŭ ne ekzistas en via gepatra lingvo. Verŝajne tial, multaj homoj hezitas uzi ĝin en Esperanto.
Claude Piron ofte insistis pri la fakto, ke en Esperanto oni rajtas senlime kombini la radikojn. Jen unu el liaj ekzemploj (se mi bone memoras, li uzis ĝin en 2005 en la konferenco en Bulonjo-ĉe-Maro okaze de la centjariĝo de la unua UK) "Mi alhotelas taksie", 'Mi taksias al la hotelo", "Mi iras per taksio al la hotelo" (aŭ eble io simila pri "trajne iri al kongreso").
Do, kara Aleksandro, ne maltrankvilu! :-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1726093
added by GrizaLeono, September 16, 2012
linked by GrizaLeono, September 16, 2012
linked by Rovo, September 16, 2012