La lando nomiĝas Ĉili-o, do loĝanto de tiu lando nomiĝas ĉili-an-o, ĉu ne?
Strange — mi trovis en la reto ne tute malmultajn uzojn de
hispanoparolanto kaj hispanparolanto.
Laŭ mia scio tio tamen estas eraro. Vi ne parolas "hispanon" (do personon), sed "la hispanan" / "hispanan lingvon".
Tial mi rekomendas skribi tute regule "parolanto de la hispana".
Alternative eblas ankaŭ "ano de la hispana" aŭ "hispanalingvano". Analoge oni ja uzas ankaŭ "anglalingvano".
Malavantaĝeto de la lasta formo estas, ke aŭde oni povas misanalizi ĝin, komprenante ne "ano de la hispana lingvo" (-> hispanalingvano), sed "hispana lingvano". Tamen eĉ tio ne kaŭzus veran miskomprenon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1129808
added by marcelostockle, December 15, 2012
linked by marcelostockle, December 15, 2012
linked by marcelostockle, December 15, 2012
linked by marcelostockle, December 15, 2012
linked by fekundulo, December 15, 2012
linked by marcelostockle, May 26, 2013
edited by marcelostockle, August 30, 2013
linked by shekitten, November 14, 2023