Saluton. Jes ja, mi trovis ĝin en malnova konversacia gvidlibro. Verŝajne estas nun iomete eksmoda, sed same estas «Arrête ton cinéma !».
Bedaŭrinde, mi ne parolas france, do mi ne komprenas vian supreskribitan frazon.
Ĉu la intencita senco estas io simila al "Mi ne volas, ke la komedio plu daŭru"? Se jes, do miaopinie, N-finaĵo necesas:
For la komedion!
La originala franclingva frazo estas laŭvorte: «Ĉesu vian kinon.» Ĝi signifas: «Ĉesu voli kredigi al mi mensogojn.» En la malnova gvidlibro kie mi trovis tiun frazon, «komedio» ne enhavas akuzativon. Ĉu ne «for la komedio» povus esti elizio de «estu for la komedio», kie «komedio», estante subjekto (almenaŭ ŝajnas al mi, eble mi eraras), ne necesas akuzativon ?
Povas esti, ke vi pravas. Verdire, mi ne certas, ke vorto "estu" povas esti subkomprenata. De kie oni povas diveni pri u-finaĵo, se ĝi ne estas skribita?
Krome, ŝajnas al mi, ke la frazo estas tre dependa de iu nacia kulturo, kaj ne estas internacie komprenebla. Ekzemple, mi estas ruso, kaj mi tute ne vidas ian ajn rilaton inter ideoj "kino" aŭ "komedio", kaj ordono "Ne mensogu al mi!"
Amike, s_E.
Interese!
Koncerne "estu", ŝajnis al mi (eble kiel franclingvano, vi pravas) ke, la pli loĝika "fonta" frazo estas "mi volas ke la komedio estu for."
Por franclingvanoj la rilato inter la ideo "kino" aŭ "komedio", kaj ordono "Ne mensogu al mi" estas ke, kiam oni ludas rolon, oni ne vere estas si mem, oni kvazaŭ mensoge diras ke oni estas alia persono. Estas kutimdiro simila al la angla "don't be such a drama queen", ekzemple. Kiel alimaniere diri tion, laŭ vi, esperante ?
Ĉu ne taŭgas jenon:
Ne mensogu al mi!
Ĉesu mensogi!
Ne mensogu!
Ne provu trompi min!
Mi esperas, ke tiuj frazoj estas kompreneblaj por ĉiu esperantisto, sendepende de lia nacieco. Tio ja estas la celo de Esperanto.
Mi ne sukcesis trovi en la rusa lingvo iun esprimon, kiu uzas vorton "kino". Sed mi trovis unu tre maloftan esprimon kun vorto "komedio":
Ne lomáj komédiû! = Ne rompu komedion!
Ĉu vi divenos, kion ĝi signifas?
Jes, prave, bonvolu aldoni ilin.
Sed oni povas esti komprenebla uzante metaforojn en esperanto ankaŭ, Zamenhof mem kutime uzis metaforojn en sia proverbaro.
Ĉu vere indas traduki kutimdiron kvazaŭ proverban per simpla frazo?
La problemo estas ke, tiu konversacia gvidlibro kiun mi trovis, prezentas la eo-frazojn kiel konataj kutimdiroj, sed sen diri kie ili estis trovitaj (krom kelkaj citaĵoj trovitaj ĉe Zamenhof). Supozeble ili devenas de la "bonaj aŭtoroj" kiel oni kutime diris antaŭe. Sed tio ne certas. Eble me devus ĉesi uzi tiun libron por Tatoeba.
>Mi ne sukcesis trovi en la rusa lingvo iun esprimon, kiu uzas vorton "kino".
Ne gravas, nur gravas trovi eo-kutimdiron por traduki la francan.
>Ne rompu komedion!
>Ĉu vi divenos, kion ĝi signifas?
Eble: lasu min fari tion kion me estis faranta. Malfacilas sen la konteksto. Ĉu ekzistas idioma samvalora kutimdiro en eo ?
> Jes, prave, bonvolu aldoni ilin.
Mi aldonis ilin.
>Eble: lasu min fari tion kion me estis faranta. Malfacilas sen la konteksto.
La vera senco:
Ne rompu komedion! -> Ne afektu, ke vi ne komprenas, pri kio temas!
>Ĉu ekzistas idioma samvalora kutimdiro en eo ?
Mi neniam renkontis tion.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2086266
added by Filcxjo, December 17, 2012
linked by Filcxjo, December 17, 2012
linked by Filcxjo, December 17, 2012
linked by fekundulo, December 17, 2012
edited by PaulP, October 9, 2022
unlinked by PaulP, July 22, 2023