La angla frazo signifas "Diru ĝin." Oni povas uzi tiun frazon por instigi iun al respondo je antaŭa demando ("Vi scias la respondon. Diru ĝin."), aŭ por instigi iun paroli ("Mi vidas ke vi volas diri ion. Diru ĝin.")
"Diru tion" ankaŭ estas ebla frazo, sed uzebla en tute aliaj cirkonstancoj. Amiko mia ne scias kiel alparoli sian amatinon. Dum la konversacio kun li, mi povas diri "Diru tion (kion vi ĵus diris al mi)", aŭ mi povas resumi la situacion kiel mi komprenis ĝin, kaj konkludi per "Diru tion". Ambaŭkaze, la celo ne estas ke li diru tion al mi, sed ke li diru ĝin al iu alia.
Ŝajnas al mi, ke vi pravas, martinod.
Sed en multaj kazoj "tio" povas egali al "ĝi", ĉu ne?
Mi multfoje interŝanĝas inter ili.
Pri la signifo kaj uzo de la usonangla frazo, "say it", mi suspektas ke ni interkonsentas. Pri Esperanto, eble ne, sed pli pri tio poste. "Diru ĝin" jam estis ligita al tiu angla frazo, kaj mi proponis "Diru tion" kiel alternativon. Mi ne asertas ke ĝi estas pli bona, nur ke ĝi estas eblo. Ambaŭ proponoj havas problemon.
Mi hezitas akcepti la absolutan egaligon de du frazoj en diversaj lingvoj. Tre ofte, la plej rekta kaj laŭvorta traduko havas alian nuancon en la dua lingvo, aŭ oni ne uzas ĝin en tute sama maniero. Pri la alternativoj, kiujn ni diskutas, mi notas ke "say it" estas tre ofta, kaj tute normala diraĵo en la usonangla. Kontraste, "diru ĝin" estas tre malofta en Esperanto, kaj mi aŭdas tiun frazon ĉefe de usonanoj kaj komencantoj. "Diru ĝin" tute ne aperas en la Tekstaro de Esperanto. Sekve, mi ne povas akcepti "diru ĝin" kiel kutiman ekvivalenton de la angla "say it". Niaj plej gravaj verkistoj universale trovas alian manieron por esprimi la koncepton.
"Diru tion" aperas nur 16-foje en la Tekstaro. El tiuj, eble kavr aŭ kvin povus esti "say it" en la angla, sed kredeble povus esti "say that". Do, refoje, niaj plej gravaj verkistoj evitas frazon, kiu hipoteze estus simpla traduko de la angla "say it". Supozeble, ili uzas frazojn, kiuj pli detale esprimas la situacion, sed ni ne povas facile serĉi tiujn alternativojn en originala literaturo. Ni povas kritiki kaj "diru ĝin" kaj "diru tion", ĉar nek unu nek la alia respegulas la veran lingvo-uzon de spertaj Esperantistoj. Estus interese serĉi literaturajn tradukojn de "say it" al Esperanto, sed kiel serĉi?
Tamen por traduki "say it" al Esperanto en Tatoeba, ni ne povas tute rezigni, kaj diri ke traduko al Esperanto ne eblas. Simile, ni ne povas redoni veran Esperanton, kiu enplektas pli da ĉirkaŭteksto en la frazon, ĉar la ĉirkaŭteksto ne ekzistas. Ĉu vi vidas alian aliron, ol doni du malfortajn tradukojn, "diru ĝin" kaj "diru tion"?
Imagu situacion, en kiu anglalingvulo dirus "say it", kaj esperantisto prefere dirus "diru tion". Se vi trovas, vi havas bonan tradukon.
Martinod, mi ja povas imagi kaj priskribi tiun situacion, kaj en tiu speciala situacio, "diru tion" povus esti bona traduko de "say it". Mi simile povas hipotezi pri "diru ĝin". Sed kiel mi diris supre, nek unu, nek la alia bone respegulas la ĝeneralan angla uzon de "say it".
Sen pli da ĉirkaŭteksto, bona traduko ne eblas. Ne ekzistas bona, ĝenerala traduko de "say it", ĉar Esperantistoj ne vortigas siajn pensojn en paralela maniero, rilate al tiu koncepto.
Tatoeba konsistas el frazoj sen kunteksto, sed ja uzeblaj en kunteksto. Kaj traduko estu uzebla en la sama (sed tradukita) kunteksto kiel la originalo.
Eble estas aliaj ebloj ol "Diru ĝin", sed mi ne konas bonan kuntekston por "Diru tion" kiu iel tradukas bonan kuntekston de "Say it".
@martinod Ekzemple:
Ĉu mi diru al li, ke ni lin maldungos, se li plu kondutos tiamaniere? - Diru tion.
Jes!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #773241
added by Koninda, December 17, 2012
linked by Koninda, December 17, 2012
linked by fekundulo, December 17, 2012
linked by PaulP, October 17, 2015
linked by GrizaLeono, February 14, 2021