D-ro David Jordan, laŭ mia scio, estas la plej ofta uzanto de la vorto, "maljen". Malgraŭ ĝia malofteco, la vorto plaĉas al mi, kaj ĝi sekvas la regulojn de vortformado en Esperanto. Ĉu ni enlasu "maljen" en Tatoeba?
Ŝajnas, ke multajn konindaĵojn mi ankoraŭ ne konas. Ekzemplo estas "maljen". Jen problemo! ☺
Nu se temas pri "maljen", mi proponas unue rigardi la signifon de "jen".
"Jen problemo." signifas en aliaj vortoj "Rigardu, tie estas problemo." Nun ekestas demando: Ĉu "Maljen problemo." signifas "Malrigardu, tie estas malproblemo/ malestas problemo."? Verŝajne jes. Sed kion signifu "malrigardi"? Mi supozas, ke malrigardi ne estas "ne rigardi" (ja ankaŭ "malmanĝi" ne estas "ne manĝi"). Kaj kio estu "malproblemo"? Ĉu "malesti" eble estu "manki" en la senco de "to be missed"? Nu tio imageblas kaj fojfoje oni renkontas tian uzon. Nu, sed tiam "Maljen problemo" esprimas, ke ni sentas doloran sopiron al forestanta(j) problemo(j), kiu(j) ni aldone malrigardu/ malatentu. Nu, ĉu tio estas precize tio, kion la frazo esprimu?
Kiu konas konvinkan respondon al tiuj demandoj?
Konvinkan respondon mi certe ne povas doni. Ĉiu nova aŭ malvaste uzata vorto nur iom post iom akiros signifon ĝenerale akceptatan de la Esperantistaro. Sed mi ja povas proponi alternativan analizon al tiu, kiu aperas en la unua komento de Alexander.
Unue, ni pripensu kiel funkcias neado en Esperanto. Kiam ni mal-igas aŭ neas frazon en Esperanto, ni ne aparte alkroĉas tiun neadon al ĉiu elemento de la frazo. Ekzemple, se mi demandas, "Ĉu vi nur vizitos vian fratinon sabate?" kaj vi respondas, "Ne", kion normala Esperantisto konkludas? Ke vi ne plene klarigis, sed verŝajne vi neas la kompletan koncepton de la frazo, aŭ eble vi neas ĉefe la verbon. Eble alia elemento ol la verbo estas malĝusta, sed vi devos klarigi plu. Ankaŭ povas esti ke pli ol unu elemento estas malĝusta, sed oni ne tuj konkludos ke ĉiuj elementoj de la frazo estas malĝustaj.
Simile pri "mal". Se al la supra demando, vi respondas "Male", la aŭskultanto ne mense aldonos "mal" al ĉiu elemento aparte. Certe oni ne konkludos, ke "iu alia ol vi ĉiam evitos ies fraton en la tagoj kiuj ne estas sabato." "Ne" kaj "mal" kutime aplikiĝas al unu afero, ĉu al la verbo, ĉu al alia elemento de la frazo, ĉu al la kompleta koncepto.
Alexander sugestis en sia unua komento, ke pro diskutebla alivortigo de la vorto "jen", la vorto "maljen" signifas "Malrigardu, tie estas malproblemo". Mi asertas ke "mal" ne funkcias tiel en Esperanto. Mi tradukus "Jen problemo" kiel "Atentu, tie estas problemo." Koresponde, "Maljen problemo" signifas "Atentu, tie ne estas problemo." Tiu simpla kaj klara formo estas la kutima konkludo. Simile al "malmanĝi", oni notas ke temas pri ia ŝerco, kaj ke iom da cerbumado necesas. Sed la aŭskultanto ne perdiĝas en labirinta analizo de ĉena mal-ado.
Mi ne parolas nur surbaze de teorio. Mi havis la bonŝancon observi la reagojn, kiam David Jordan uzas la vorton, "maljen". Homoj ridetas, pripensas, kaj respondas ĝuste al la signifo, kiun David celis.
Kreado de novaj vortkombinoj estas tradicia en Esperanto, kaj ĝi estas fonto de ŝercoj kaj de poezio. Mi tre ŝatas ke Esperanto instigas tian petolemon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2118953
added by Koninda, January 2, 2013
linked by Koninda, January 2, 2013
linked by sacredceltic, January 3, 2013
linked by cueyayotl, December 1, 2016