- plejmulto de
- Kiu organizo nomiĝas KÚLIĜ?
Sajnas esti stranga provo de prononci la nomon de Calvin Coolidge, la usona prezidinto, 1923–1929. Mi opinias, ke prefere oni skribus simple "Coolidge", kiel en la aliaj lingvoj.
+2
krome: aprobis
@martinod, PaulP
Mi forigis la erarojn. Dankon.
@martinod
"KÚLIĜ" estas ne nomo de organizo, sed familinomo de homo. Mi iam sekvas imitindan esperantistan manieron skribi familinomojn majuskle (krom vaste konataj kaj plene esperantigitaj kiel Pasteŭro, Mozarto k.t.p.), por ke estu tuj kompreneble, ke tio estas familinomo, sed ne persona nomo, nek patronomo, nek kromnomo aŭ io alia. Oni ne forgesu, ke tio ne ĉiam evidentas, precipe se temas pri homoj de diversaj kulturoj.
COOLIDGE do? Vi iel ŝanĝis la nomon, kaj eĉ ne esperantigis, ĉar la litero Ú estas al mi nekonata.
Ĉu tia lingvaĵo estas ofte uzata? Tatoeba ne estas la loko por provi lingvajn ŝanĝojn.
@Objectivesea
La familinomo de tiu politikisto estas Kuliĝ aŭ Kúliĝ (per IPA: /ˈkuːlɪdʒ/), ne Coolidge (per IPA: /tsooˈlidge/).
La alfabeto de Esperanto estas fonema, tial oni voĉlegas, literon post litero, ekzakte tion, kio estas skribita, kaj inverse, oni skribas tion, kio estas prononcita, laŭeble plej precise. Bedaŭrinde, ankoraŭ ne ĉiuj sekvas tiun simplegan kaj utilegan regulon.
#1894958 #1894965
Sed ĉu Esperanto vere devas adapti sin al la stranga, komplikita kaj kontraŭlogika ortografio de la algla lingvo?
Se vi en via propra blogo aŭ en privataj leteroj volas uzi tian ortografion, tio estas tute en ordo. Sed, kiel jam skribis Martinod, Tatoeba ne estas la loko por provi lingvajn ŝanĝojn.
@martinod
La litero "ú" ne estas io nova. Ĝi estas nur ordinara litero "u" kun signo de akcento. Tia uzo estas aprobita de AdE en paragrafo 3.6.(c) de "Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj" http://www.akademio-de-esperant...j_22_2013.html
Mi tamen konsentas, ke tie ĉi la signo de akcento ne estas nepre necesa, ĉar akcentita ja estas antaŭlasta silabo. Tial mi forigis la signon de akcento kiel superfluan.
@PaulP
Mi konsentas, ke ne ĉiuj komprenas signifon de majuskle skribitaj nomoj, do mi reskribis ĝin laŭ ordinara maniero.
Bone. Tio jam estas paŝo en la bona direkto! Sed estus bone relegi la "Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj", kiun vi mem citis ĉi-supre ;-)
@paulP
Kompreneble, oni povas ankaŭ plene esperantigi tiun familinomon. Mi tamen opinias, ke "Kuliĝ" estas bona kompromiso, ĉar ĝi maksimume precize transdonas la sonojn de la nomo. Aliflanke, la varianto "Kuliĝo" estas malpli facile rekonebla pro transiro de akcento sur alian silablon. Tio ne estas problemo, kiam temas pri nomoj de tre vaste konataj personoj, sed tiu politikisto ja nuntempe ne estas tia, ĉu? Krome, "Kuliĝo" povas soni iom komike: Kul-iĝ-o :)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #805273
added by soweli_Elepanto, March 16, 2013
linked by soweli_Elepanto, March 16, 2013
edited by soweli_Elepanto, May 22, 2018
edited by soweli_Elepanto, May 22, 2018
edited by soweli_Elepanto, May 22, 2018