Dankon martinod.
Pri la uzu de "korekta" kaj "ĝusta" vidu Detalan Gramatikon- vortfarado 26.2
http://eo.lernu.net/lernado/gra...vortfarado.php
Ankaŭ PIV indikas du signifojn de "korekta".
La dua signifo estas laŭ PIV evitinda. Citaĵo:
korekta
1 Rilata al korekt(ad)o:
la korektaj reguloj de presejo;
korekta domo (establejo, kie oni provas korekti k plibonigi junajn deliktulojn).
2 (evi) = laŭregula, ĝusta:
via desegno ne estas sufiĉe korektaZ;
paroli en iu lingvo korekteZ.
Kial ne simple "gramatike ĝusta" (dufoje), kiel en aliaj lingvoj?
@martinod Por montri ke "korekta" estas alia ebleco. Por montri ke Esperanto estas riĉa nuancita lingvo.
Aŭ por kredigi ke Esperanto estas riĉa kaj nekredeble komplika lingvo?
@martinod. Mi opinias ke ĉiu vorto trovebla en PIV devus ankaŭ troviĝi en Tatoeba.
Eĉ en ĉiu kombino?
En ĉi tiu frazo la kombino "korekta & ĝusta" estas trafa, kaj miaopinie eĉ sprita. KOnsideru la faktojn:
1. Mi mem kutime uzas "ĝusta".
2. Multaj esperantistoj malŝatas aŭ eĉ kontraŭas la uzon de "korekta"
3. Tamen "korekta" ne estas erara
4. 'Korekta" troviĝas en frazo ene de citiloj.
Vi vere donis spritan kaj trafan klarigon, Dejo.
Mi konfesas, ke mi antaŭe ne ekvidis tiun eblan interpreton.
Korekta... ne estas la ĝusta vorto por esprimi, ke io estas ĝusta, ĉu ne?
Vidu http://vortaro.net/#korekta sub 2
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.

Mi tamen ne ŝangos. Vidu la komentojn ĉi tie: http://tatoeba.org/epo/sentences/show/2664465
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Nu, mi ne diras, ke la frazo "La frazo "Tiu frazo estas gramatike korekta" estas gramatike ĝusta" estas neĝusta, sed ke la frazo "La frazo "Tiu frazo estas gramatike korekta" estas gramatike korekta." estas neĝusta pro la malĝusta uzo de la dua "korekta" (Atentu pri kapturniĝoj! :-)
Mia opinio pri PMEG estas, ke ĝi almenaŭ pri ĉi tiu vorto cedas antaŭ la oftaj misuzoj de tiu vorto pro influo de la angla. Tion mi malŝatas.
Min ankaŭ ĉagrenas la ĉiam pli ofta misuzo de la nederlanda "dan", kvazaŭ ĝi estus prepozicio en frazoj, kia "Hij is sneller dan mij". Tiun eraron oni ĉiutage aŭdas en la amaskomunikiloj. Antaŭ multaj jaroj mi legis en "De Standaard" la difinon de ĝusta lingvaĵo verkitan de "Taaltuinier" (ĉu ne iu "Maarten van Nierop": "Ĝusta lingvaĵo estas tiu, kiun uzas la plimulto de la uzantoj... Ni do baldaŭ bezonos alian nederlandan gramatikon, se io tia ankoraŭ ekzistas kaj havindas :-(
Oni samtempe povus adapti la literumon de nia u (oe) al "oo", tio plifaciligus la legadon de vortoj, kiujn oni ŝajne ekkonsideras nederlandaj (ekzemple "boost", "looser")
Sincere dirite, min ne plu interesas tia lingvo.
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Prave, vidu ankaŭ: http://tatoeba.org/epo/sentences/show/3156227
Ofte mi pensas, ke estas vane korekti la ĉiam ripetiĝantajn erarojn ....
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Kara Paul, memoru, kion diris Zamenhof pri la guto kaj la granito :-)
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Mi cedis.

Vi estas saĝa, kara Martinod. :-)
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #2668436
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #597372
added by Dejo, August 9, 2013
linked by Dejo, August 9, 2013
edited by Dejo, August 9, 2013
edited by Dejo, August 9, 2013
linked by Horus, January 19, 2015
unlinked by PaulP, July 6, 2023