Korekta... ne estas la ĝusta vorto por esprimi, ke io estas ĝusta, ĉu ne?
Vidu http://vortaro.net/#korekta sub 2
Mi tamen ne ŝangos. Vidu la komentojn ĉi tie: http://tatoeba.org/epo/sentences/show/2664465
Nu, mi ne diras, ke la frazo "La frazo "Tiu frazo estas gramatike korekta" estas gramatike ĝusta" estas neĝusta, sed ke la frazo "La frazo "Tiu frazo estas gramatike korekta" estas gramatike korekta." estas neĝusta pro la malĝusta uzo de la dua "korekta" (Atentu pri kapturniĝoj! :-)
Mia opinio pri PMEG estas, ke ĝi almenaŭ pri ĉi tiu vorto cedas antaŭ la oftaj misuzoj de tiu vorto pro influo de la angla. Tion mi malŝatas.
Min ankaŭ ĉagrenas la ĉiam pli ofta misuzo de la nederlanda "dan", kvazaŭ ĝi estus prepozicio en frazoj, kia "Hij is sneller dan mij". Tiun eraron oni ĉiutage aŭdas en la amaskomunikiloj. Antaŭ multaj jaroj mi legis en "De Standaard" la difinon de ĝusta lingvaĵo verkitan de "Taaltuinier" (ĉu ne iu "Maarten van Nierop": "Ĝusta lingvaĵo estas tiu, kiun uzas la plimulto de la uzantoj... Ni do baldaŭ bezonos alian nederlandan gramatikon, se io tia ankoraŭ ekzistas kaj havindas :-(
Oni samtempe povus adapti la literumon de nia u (oe) al "oo", tio plifaciligus la legadon de vortoj, kiujn oni ŝajne ekkonsideras nederlandaj (ekzemple "boost", "looser")
Sincere dirite, min ne plu interesas tia lingvo.
Prave, vidu ankaŭ: http://tatoeba.org/epo/sentences/show/3156227
Ofte mi pensas, ke estas vane korekti la ĉiam ripetiĝantajn erarojn ....
Kara Paul, memoru, kion diris Zamenhof pri la guto kaj la granito :-)
Mi cedis.
Vi estas saĝa, kara Martinod. :-)
Please go to #2664465.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.
Logs
added by martinod, August 11, 2013
linked by martinod, August 11, 2013
edited by martinod, May 11, 2014
linked by martinod, May 11, 2014
edited by martinod, May 11, 2014
edited by martinod, May 12, 2014
deleted by Horus, January 19, 2015