Por certigi, ke neniu miskomprenas "(deveno)lando de enmigrintoj" prefereblas: "En lando de enmigr(ad)o" (analoge al "country of immigration", "immigration country", "Einwanderungsland")
> kreskas
> situacio, kie
Dankon, Mi ŝanĝis al enmigrado laŭ via propono, sed malfacilas al mi akcepti de "lando de inmigrintoj" povas esti dusenca, ĉar "lando" estas ununombra, kaj inmigrintoj estas plurnombraj. Estus stranga situacio se ĉiuj inmigrintoj originus el la sama lando.
Mi ne metis komon ĉar la ĉeffrazo ne estus kompleta se oni haltus ĉe "situacio".
Jen diskuto kiun mi kopiis el soc.culture esperanto:
"Por mi mankanta komo ŝajnas esti okulfrapa eraro. Sed por anglalingvanoj ĉiu komo estas evitenda.
Mi ofte legis libron, kiun li rekomendis.
Mi ofte legis libron kiun li rekomendis.
Kaj generale estas (almenaux en Euxropo) du sistemoj de kom-uzo :
1.okcident-euxropa (ankaux usona) - gxi postulas malplion da komoj,ekz. vi metas komon antaux "kiu",nur kiam vi aldonas ne difinantan informon (Elefanto,kiu estas tre granda besto,havas kvar gambojn.) Aliokaze vi ne metas : La elefanto kiu estas cxi tie havas nur tri gambojn.
2.mez-euxropa (lingvoj ekz. germana kaj pola) - gxi postulas cxiam komojn antaux "ke","sed","se","cxar" kaj "ki"-pronomoj - cxiam kiam vi komencas aux finas subpropozicion en propozicio .
Mi kaj Zamenhof kiel mez-europanoj (mi estas polo) uzas la duan, dum vi ,lau mia sxajno pri deveno de nomoj, estas franc-lingva ,do uzas la unuan.
---------------------
Mi aldonas nur unu observaĵon. Dum PMEG sekvas la mez-eŭropan sistemon, ĝi neniam diskutas interpunkcion kaj neniam kaj nenie diras ke tiu sistemo estas la ununura.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2745854
added by Dejo, September 18, 2013
edited by Dejo, September 20, 2013