"Sonas tre interesa" sonas al mi stange.
-> Tio sonas tre interesE.
Hmmm. Vidu la noton sub #613590 :-)
Mi tamen kredas, ke Nimfeo pravas. Mi komprenas la pensmanieron de Leo en #613590, sed laŭ mi "soni" ne estas kopulo, kvankam ĝi iel funkcias tiele. En Tekstaro serĉo de "tio son\VF" donas rezultojn nur kun adverba formo.
Por ke "soni" estu kun -a vorto, necesus, ke ghi estu kopulo, kiel esti, aspekti... Vidu ankaù PIV: http://vortaro.net/#soni
Mi opinias, ke ambaŭ variantoj estas bonaj, sed ne samsignifaj.
Tio sonas interesa. = Laŭ sia sono, tio estas interesa.
Tio sonas interese. = Ties sono estas interesa.
Mi samopinias kun Nimfeo. Sed same kiel "aspekti" estas konsiderata kopulo de kelkaj aŭtoroj kaj de aliaj ne, la verbo "soni" laŭ mi povas ankaŭ esti rigardata kiel kopulo. Se mi verkus novelon aŭ eseon, mi eble farus tion. En Tatoeba, kiu estas destinita al lingvolernantoj, ni tamen montru la plej oftan formon, kiu certe estas la adverba.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2591832
added by glavkos, November 14, 2013
edited by glavkos, January 3, 2014
linked by Horus, January 20, 2015
edited by al_ex_an_der, September 22, 2015
linked by PaulP, September 22, 2015
linked by PaulP, September 22, 2015
linked by PaulP, September 22, 2015
linked by PaulP, September 22, 2015
linked by mraz, September 22, 2015
linked by PaulP, October 26, 2019