Duobla fino (hajko)
Ĉagrenon de l' romp'
en la glason li dronigis...
Ciroz' lin mortigis.
Laŭ PIV "droni en io" kaj sekve "dronigi en io". Malgraŭ tio PIV donas du ekzemplojn de "dronigi en ion" ("dronigi la manojn en la sangon de iu", "dronigi glavon en ies bruston". Tial mi ne protestos. :)
Postskribaĵo:
Jesuo Kristo,
ĉu decas nedecidem'
de vortaristo?
;-)
Tragedio:
post glasorompo
por ĉagrenodronigo
ne mankis vin', sed
malgraŭ drinkemo
li sidadis drinkeje
sen drinkujo!
Bonege!
N.B. — Laŭ portugala regulo, en ĉiu verso, mi kalkulas la silabojn nur ĝis la lasta akcenta. Ĉu tio akcepteblas en Esperanta poezio?
Mi povas diri nur, ke en (Esperanto-)hajkoj oni kutime ne aplikas tiun portugalan regulon.
Sed vi povas facile "ŝpari" silabon.
en la glaso(n) li dronigis... > li dronigis englase
aŭ simple forigi la difinan artikolon
Jes. Sed tamen tiuokaze "Ciroz' lin mortigis" havus ses (neŝpareblajn) silabojn. Mi provos estontece adopti vian regulon. Multan dankon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4391065
added by carlosalberto, July 20, 2015
linked by carlosalberto, July 20, 2015