teon "OL"kafo
vidu REVO
"Rim.: La malpreferaton povas enkonduki la konjunkcio „ol“ aŭ la prepozicio „al“. Tiu lasta, ŝuldata al nacilingvaj modeloj, aplikeblas nur al substantivoj kaj pronomoj, kaj ĝia senco ne indikas klare ke temas pri la malpli bona elekteblaĵo. Male, „ol“ estas uzata ankaŭ por enkonduki infinitivojn aŭ tutajn propoziciojn, kaj ĝia kompara senco funkcias same kiel ĉe la aliaj komparoj. "
Komparu PMEG
"Komparaj vortetoj ĉe preferi
Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ eblas:
Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj. Fabeloj de Andersen 1.41
Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, ol permesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. FA3.152
Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. Fundamenta Krestomatio.108
Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo. Ijob.34
Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj.Jeremia.8 = ...ol elekti la vivon... Ol rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol.
La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. FA2.34"
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #341691
added by esocom, August 1, 2010
linked by esocom, August 1, 2010
edited by esocom, October 10, 2010
linked by pliiganto, December 7, 2010
linked by pliiganto, December 7, 2010
edited by Dejo, January 24, 2011
linked by autuno, January 24, 2011
linked by martinod, February 2, 2011
linked by marcelostockle, March 25, 2012
linked by nimfeo, May 4, 2016