Miaopinie "en malhelo" suficxus.
Demando: Kiel vi germanen tradukus "La tuta urbo kuŝis en malhelo" (sen artikolo)?
Laŭ miaj vortaroj "la" ĝustas.
Mi dirus: "La tuta urbo kuŝis en la mallumo."
Amike
@Espi: Mi ne parolas pri "gxusta/malgxusta" (la frazo principe ja estas senriprocxa), sed pri "necesa".
@esocom: Mi ne konsiderus "lag in Dunkelheit" kiel nepra, deviga traduko de "kusxis en malhelo". Por mi "lag im Dunkeln" estus same bona kaj samsenca.
Artikolo en iu alilingva traduko estas nekonsiderinda (kaj cxiam abundus malaj ekzemploj inter la aliaj lingvoj) - la senco de la frazo decidu pri uzo aux neuzo de artikolo.
Miaopinie "la" cxi tie ecx misgvidas la leganton. "la" alludas konkretan, specifan, antauxe menciitan/klarigitan malhelon (ekz. "Sorcxisto jxetis malsanigan malhelon super la tuta regiono. La tuta urbo kusxis en la [= en gxuste tiu] malhelo"). Tia kunteksto cxi-fraze tute mankas (kaj ne dedukteblas el la germama frazo), sekve temas pri gxenerala malhelo, sekve "La tuta urbo kusxis en malhelo" suficxas.
Komparu cxi-rilate ankaux PMEG, cxapitro 9.1, kiu komencixgas per: "La vorteton la oni nomas difina artikolo. Ĝi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato."
Sed eble ni petu E-parolanton, kiu scipovas nek la germanan nek la francan, pri ties interpretado de la du frazvariantoj... ;-)
Ne "malhelo", sed "mallumo", kompreneble...
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #415200
added by esocom, August 19, 2010
linked by esocom, August 19, 2010
edited by esocom, August 25, 2010
linked by martinod, September 1, 2011
linked by martinod, September 1, 2011
linked by martinod, September 1, 2011
linked by Dimitrije, October 5, 2011
linked by verver, October 7, 2012
linked by sundown, September 11, 2022
unlinked by sundown, September 11, 2022