Kion tiu ekkrio signifu? ☺
Jen bona demando! Mi supozas, ke ĝi signifas la samon, kiel "Na dann!" en la germana. Eble "Ho!" sufiĉas en Esperanto.
Jen sincera respondo: mi simple ne scias!
Mi iomete suspektas, ke la germana frazo estas laŭvorta traduko, sed ne havas la saman signifon. Miron ĝi tute ne esprimas.
Laŭ http://dictionnaire.reverso.net...on/la%20vache! la franca esprimo "La vache!" expression d'étonnement souvent teintée d'admiration
(esprimas miron ofte kun nuanco de admiro).
Mi fakte konas la francan esprimon "vachement beau", en kiu la adverbo formita el "vache" (bovino) havas proksimume la saman signifon.
Ĉu vi konsentas, ke mi ŝanĝu al "Ho!"?
Memkompreneble mi konsentas, se vi volas ŝanĝi la frazon. ☺ La germanan frazon mi malligos.
"Nu, do!" — ŝajnas al mi simple tro konciza por dedukti iun klaran signifon.
Se entute eblas atribui signifon al tiu koncizega diraĵo, mi emas kompreni:
Nu, do ek! Nun, dann wollen wir mal (anfangen)./ Well. Let's begin then.
"Na, dann." kongruas kun tia interpreto, la aliaj esprimoj tute ne.
Nu, nur la franca "la vache" estas rekte ligita, sed mi preferas paroli pri io, kion mi konas. ☺
Do pri la germana. En Duden legeblas:
(ach) du] heiliger Bimbam!
(umgangssprachlich:
[Ausdruck der erstaunten oder erschrockenen Betroffenheit] ach du Schreck!)
[esprimo de mirigita aŭ terurigita konsterniteco]
Tio ŝajnas esti simila la "Ho ve!" en Esperanto, ĉu ne?
Eble iom pli forta ol tio, ekzemple; Ho ve, terure! / Ho terure!
Mi ankaŭ trovis tion (en vortaro):
Holy cow! = Heiliger Strohsack! / Heiliger Bimbam!
Duden pri Heilger Bimbam:
[ach, du] heiliger/gerechter Strohsack! (salopp: Ausruf der Verwunderung, der unangenehmen Überraschung, des Erschreckens)
La okazo, kiam oni angle diras "Holy cow!" aŭ "Wow!" estas simila al okazo, kiam oni esperante diras "Nekredeble!". La angla diraĵo estas slango kaj ne ligiĝas al aŭ sankteco aŭ bovino.
Al Objectivesea:
Ne hezitu aldoni vian "frazon"! (Fakte la problemo fari el ĝi veran frazon en Esperanto estas tre simple solvebla: "Nekredeblas!". Jam enestas verbo, mankas ankoraŭ subjekto - sed tio ne tiel gravas, ĉu ne?)
Bone. Dankon!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #374630
added by GrizaLeono, August 25, 2010
linked by GrizaLeono, August 25, 2010
linked by flaneurin, June 9, 2014
unlinked by Pfirsichbaeumchen, September 24, 2014
edited by GrizaLeono, September 25, 2014
edited by GrizaLeono, September 27, 2014