Permesu al mi fari rimarkon pri la vorto skribtablo. Kiel vi scias, en Esperanto la literumo estas fonetika. Eblas perfekte prononci la vorton skribtablo, sed tio necesigas halteton meze de la vorto por movi la parolorganojn por transiri de "mola" konsonanto bo al "malmola" to. Eblus eviti tion interprononcante "mutan" literon e. Sed la normala solvo estas intermeto de o. Tial mi mem kutime skribas "skribotablo".
Principe la prononco kiel "skriptablo" aŭ "skribdablo" estas eraraj kaj do evitendaj.
Tamen la uzo de tiu intera o ne estas vere deviga. Ĝi nur faciligas la prononcon.
Cetere en la fundamenta radikaro de Esperanto estas kelkaj kazoj, en kiuj mola kaj malmola konsonantoj sin sekvas. Ekzemple "observ", "ekzerc". Iuj reformemuloj iam proponis anstataŭi tiujn radikojn per "opserv" kaj "egzerc". Kompreneble tio postulus oficialan proceduron, ĉar Zamenhof mem, konfrontita kun ŝanĝoproponoj, prave evitis facilan ŝanĝon de radikoj.
Rimarku, ke la nederlanda estas plena de tiaj malfacile prononceblaj literparoj. Ekzemple "zakdoek" estu proksimume prononcata "zagduk": por klarigi tion lingvistoj elpensis la terminon "allitération" :)
Amike salutas Leo
Vi pravas! Dankon pro via sciigo, Leo!
Korektite.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #428016
added by sacredceltic, August 27, 2010
linked by sacredceltic, August 27, 2010
linked by Leono, October 22, 2010
edited by sacredceltic, July 5, 2011