...kie tiu lingvo parolatas? Ĉu ne pli bone: kie oni parolas tiun lingvon? Aŭ: kie tiu lingvo estas parolata?
Nu, mi simple laŭforme tradukis la francan frazon "où cette langue est parlée". Mi cetere vidas, ke la germana uzas la saman pasivan formon.
La aktiva formo povas esprimi proksimume (aŭ precize) la samon. Parolatas estas la mallonga formo de "estas parolata", kiun mi ofte preferas, dum aliaj preferas la longan formon. Nia lingvo havas ambaŭ eblojn, kial do ne montri ilin?
Se vi preferas la longan formon, ne hezitu aldoni ĝin! Diversaj (ĝustaj!) frazoj en la sama lingvo estas bonvenaj!
Mi plej ofte preferas la aktivan kaj preskaŭ neniam uzas la komplikaĵojn "parolatas" k.s. Ĉi tie mi skribus "...en la landon, kie oni parolas ĝin." (Ĉi tio ne estas propono ŝanĝi vian frazon. Mi nur rimarkis la diskuton, kaj okaze esprimas mian opinion.)
Ankaŭ mi preferas la aktivan formon, sed mi kutime respektas la formon uzatan en la lingvo, el kiu mi tradukas. Ĉi-kaze en du de mi konataj lingvoj estas uzita la pasiva formo...
Pri la stilo oni povus longe diskuti. Kiel vi certe scias, Tatoeba akceptas plurajn tradukojn en sama lingvo. Do, ne hezitu aldoni frazon en la stilo de vi preferata.
Mi ĵus ie aldonis frazon laŭ la stilo, kiun uzis mia karmemora amiko Claude Piron: "ili aŭtis". Esperanto estas stilriĉa lingvo. Danke al Tatoeba ni povas kaj rajtas montri tion al la mondo, ĉu ne?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #534881
added by GrizaLeono, September 27, 2010
linked by GrizaLeono, September 27, 2010