kiun pentraĵon?
Mi ne scias, demandu la aŭtoron de la germana frazo.
Verŝajne iu pentraĵo, pri kiu temas la fiktiva kunteksto de tiu ĉi frazo.
kion mi celas estas ke en la germana, la diferenco inter "das"kaj "dieses" ne samas la diferenco inter "la"/"tiu". Ĉi tie, sen kunteksto, mi skribus "tiun pentraĵon"...
Ĉu vi povus klarigi tion, mi petas. Ĉar mi opinias, ke la diferenco inter "la" kaj "tiu" sufiĉe bone kongruas kun la diferenco inter "das" kaj "dieses". Cetere jam ekzistas konforma frazo kun "tiu" anstataŭ "la" de GrizaLeono (mi pensas, ke estas la traduko de la franca frazo).
Mi sciias ke la signifaj kampoj inter la franca (« le/la... » kaj «ce/cette ») kaj la germana ("der/die/das" kaj "diese/dieser/...") ne kongruas...
Ĉi tie, la franca diras "ce tableau", kiu laŭ mi tradukiĝas per "tiu pentraĵo"...
Do mi ne sciias se la ĉi tie esperanta signifa kampo devas kongrui kun la franca aŭ kun la germana...
Eble iu povas helpi...
Estas malfacila afero, ĉar ĉu oni uzu "das" aŭ "dieses" en la germana ofte dependas de la kunteksto, de la situacio aŭ de la rilato al la aĵo (ekzemple ĉu oni estas posedanto). Sed la akurata traduko de "das Gemälde" (sen plia scio pri la kunteksto) laŭ mi certe estas "la pentraĵo".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #410041
added by jxan, September 28, 2010
linked by jxan, September 28, 2010
linked by marcelostockle, July 21, 2012