menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #550908

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Dejo Dejo October 7, 2010 October 7, 2010 at 4:46:39 PM UTC link Permalink

solviĝis solE

Leono Leono October 7, 2010 October 7, 2010 at 9:37:26 PM UTC link Permalink

Sola:
1. Neakompanata, ne estanta kun aliaj, izola: promeni sola; ili apartenu al vi sola, sed ne al aliaj kun viZ; se vi blasfemas, vi sola suferosZ; mi mortigos la reĝon solanZ (kiam li estos sola)..
2. Nehelpata: fari sola; mia brako sola sufiĉos.

Sole:
1. Izole, neakompanate aŭ nehelpate: promeni sole; malfeliĉo malofte venas sole [2]; baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto Esperanto, sole aŭ kun aliaj vortoj, klare diferencigas nian lingvon de aliajZ.

Rim.: En tiu senco oni uzas prefere la adjektivan formon.

Konstatu ĉe: http://www.reta-vortaro.de/revo...ol.html#sol.0a

Dejo Dejo October 7, 2010 October 7, 2010 at 10:02:34 PM UTC link Permalink

Mi ne volas disputi kun vi, sed eĉ kun tiu klarigo "sole" ŝajnas al mi pli ĝusta, kvankam mi agnoskas ke gramatiko ne estas mia forto. Sed mi ŝatus scii ĉu en la hispana "solo" estas adjektivo aŭ adverbo. En la angla "by itself" kaj la germana "von alleine" oni uzas prepoziciajn frazojn, kaj tiuj tradukiĝas ofte per adverbo en Esperanto kaj en ĉi tiu kazo ĝi estus adverbo de maniero kiu respondas al la demando "kiel?".

Leono Leono October 8, 2010 October 8, 2010 at 7:16:38 PM UTC link Permalink

Kara Dejo:

Kompreneble ankaŭ mi ne volas disputi kun vi, sed mi opinias ke el la interŝanĝo de opinioj, ni ambaŭ povas profiti kaj lerni.

En la hispana la vorto "solo / sola" estas adjektivo kaj signifas: "sola", dum la vorto "sólo" (kaj ankaŭ "solamente") estas adverbo kaj havas la signifon "sole, nur".

Ankaŭ en la hispana ekzistas prepozicia frazo “por sí mismo/misma” preskaŭ samsignifa kiel la angla "by itself".

Laŭ mia vidpunkto, en la frazo, kiun ni pritraktas:

"La problemo solviĝis sola."

"La problemo" estas la subjekto.
"solviĝis sola" estas la predikato.

"solviĝis" estas la ĉefvorto aŭ kerna vorto de la predikato.
"sola" estas predikativo (aŭ "perverba priskribo" laŭ la nova gramatika nomenklaturo) Ĝi estas priskriba vorto, kiun per helpo de verbo oni atribuas al subjekto. T.e. la vorto "sola" ne modifas la verbon "solviĝis" (kaj tial ĝi ne finiĝas per -e) sed la substantivon "problemo". Perverbaj priskriboj de subjekto estas plej ofte adjektivoj, sed povas esti ankaŭ substantivoj.

La verbo "esti" estas la ĉefa verbo, kiu ligas priskribon al subjekto. Ekzemple:

La domo estas bela.
La stelo estas verda.

Sed ĝi ne estas la sola. Ekzistas tuta aro da verboj, kiuj peras priskribon:

fariĝi, iĝi, resti, ŝajni, montriĝi, nomiĝi, elektiĝi, aperi, aspekti, ktp.

Tiuj verboj nomiĝas "priskribaj verboj".

Kiel dirite, "esti" estas la ĉefa priskriba verbo. Kiam ĝi peras priskribon, ĝi ne vere esprimas ian signifon, sed nur ligas la priskribon al la subjekto. La aliaj priskribaj verboj enhavas pli da propra signifo.

Sed perverbaj priskriboj ne nur aperas kun priskribaj verboj. Ili povas iafoje aperi kun agaj verboj, kiuj ne estas priskribaj. Tiaj frazoj estas laŭsence kunmetaĵo de du frazoj. Unu el tiuj frazoj enhavas la verbon esti:

Li dancas nuda sur la strando. = Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas.

Malvarma kaj pala kuŝis la imperiestro en sia granda belega lito. = La imperiestro estis malvarma kaj pala. + La imperiestro kuŝis...

Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. = ...ĝi falos kaj ĝi estos senviva.

Mia patro mortis malriĉa. = Mia patro estis malriĉa, kiam li mortis.

Mi naskiĝis mizerulo. = Mi estis mizerulo, kiam mi naskiĝis.

Ŝi naskiĝis Kristano, sed mortis Islamano. = Ŝi estis Kristano, kiam ŝi naskiĝis, sed estis Islamano, kiam ŝi mortis.

Nun ĉiuj floroj pendas sekiĝintaj! = La floroj estas sekiĝintaj, kiam ili pendas.

Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj. = Ili sidis, kaj ili ne estis solaj...

Iafoje oni povus same bone uzi adverbon (E-formon) anstataŭ adjektivo en tiaj frazoj, sed ofte estas signifodiferenco, ĉar adjektivo montras priskribon de la subjekto, dum adverbo priskribas la agon:

Li venis unua en la ĉambron. = Li venis en la ĉambron, kaj li estis la unua, kiu faris tion.

Li venis unue en la ĉambron. = La unua afero, kiun li faris, estis veni en la ĉambron (poste li faris ion alian).

Do, se mi diras:

Mi manĝis sola. = Mi manĝis kaj mi estis sola kiam mi manĝis.

Mi manĝis sole. = Mi nur manĝis (sed ne trinkis).

Mi dormis sola. = Mi dormis kaj mi estis sola dum la dormado.

Mi dormis sole. = Mi nur dormis (sed ne sonĝis).

Do mi esperas ke vi komprenos nun kial mi opinias ĝusta la frazon "La problemo solviĝis sola".

Dejo Dejo October 8, 2010 October 8, 2010 at 7:41:00 PM UTC link Permalink

Dankon Leono por tiu eksplicita klarigo.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #509713El problema se resolvió solo..

La problemo solviĝis sola.

added by Leono, October 7, 2010

linked by Leono, October 7, 2010

linked by martinod, January 3, 2011

linked by jeo, August 17, 2011

La problemo solviĝis sola.

added by GrizaLeono, November 12, 2011

linked by GrizaLeono, November 12, 2011

linked by marcelostockle, February 11, 2012