ĉu
Li diris, ke li estas senkulpa, sed li estis enprizonigita.
En tekstaro.com mi trovis 12 frazojn, serĉante per la serĉesprimo " dir\VF esti " (sen citiloj). Similaj serĉoj rezultigis 20 frazojn per " asert\VF esti", 34 frazojn per " kred\VF esti", ....
Cetere, pri la frazo "Li diris, ke li estas ...." ni fakte ne scias, ĉu la dua "li" estas la sama persono, kiel la unua "li" (ankaŭ la franca lingvo ne certigas tion).
Entute "Li diris esti ..." ŝajnas al mi eĉ pli bona :-)
Mi proponus solvon de tiu ĉi problemo sen uzo de treege dubinda "diris esti".
Li deklaris sin senkulpa ...
Sed kun „deklari” ne plu temas pri traduko de la franca frazo.
Ankaŭ jeno eblas:
Li asert(ad)is sian senkulpecon ...
Bone. Mi ŝanĝis la frazon, ĉar mi ŝatas "Li deklaris sin senkulpa", kvankam tio ne estas laŭvorta traduko de la franca frazo.
Sed post mia hodiaŭa malkovro de pluraj "dir.s esti" en tekstaro.com mi certe ne rezignas pri ĝia valideco.
> En tekstaro.com mi trovis 12 frazojn, serĉante per la serĉesprimo " dir\VF esti "
ĉu ne tiuj 12 frazoj ĉiuj estas el tradukoj de Le Monde diplomatique, do eble temas pri nur unu fonto?
http://tekstaro.com/?s=5d12128a449ea
Jes. Kaj 18 el la 20 "asert\VF esti" ankaŭ venas de tie. 8 el 34 "kred\VF esti" ankaŭ venas el tiu fonto, kaj ankaŭ 3 el 6 " opini\VF esti", kaj eĉ 3 el 3 "konfesas\VF esti".
Ĉu vi sugestas, ke oni forstreku tiujn fontojn el tekstaro.com?
nur temas pri dir\VF esti
ekz. "aserti esti" ankaŭ kutimas en aliaj lingvoj
Jen ankoraŭ unu varianto, ĉi-foje kun "diris":
Li diris / diradis pri sia senkulpeco ...
Ĉu vere estas granda diferenco inter "aserti","diri", pretendi? En tekstaro.com mi trovis 68 trafojn por "pretend\VF esti", inter kiuj 2 uzitaj de Zamenhof.
La esprimon "aserti esti" mi trovas same malbona, kiel "diri esti". La esprimo "pretendi esti" tamen estas tute alia afero, ĉar la verbo "pretendi" per si mem nepre referencas sian subjekton, t.e. la pretendanton.
pretendi esti prezidento = provi promocii sin mem prezidento
Aliflanke, oni povas diri aŭ aserti ion ajn pri iu ajn aŭ io ajn. Tiuj verboj per si mem enhavas nenian aludon, ke ili referencas sian subjekton.
Do el la frazo "Li diras / asertas esti prezidento" tute ne estas klare, kiu do, laŭ lia aserto, estas prezidento.
Nu, jen mi estas provinta klarigi mian opinion pri tiu afero.
Dankon pro via provo, kara Soweli_Elepanto.
En tekstaro.com (ankaŭ ĉe Tatoeba) troviĝas multegaj esprimoj "Li ...as/is/os + infinitivo", ĉiam kun la signifo "Mi/vi/li/... ...as/is/os, ke li (la sama persono) = subjekto de la infinitivo".
Ĉu ni malsamopinias pri tio?
Eble la funda problemo estas, ke tia formo estas fremda al slavaj lingvoj, kaj pro tio ĝi aspektas „ege dubinde” al Eŭgeno. Sed en multaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj ĝi estas tute normala. Do ankaŭ mi (nederlandlingvano) ne sentas diferencon inter „li pretendas esti senkulpa” kaj „li diras esti senkulpa”.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #489529
added by GrizaLeono, November 2, 2010
linked by GrizaLeono, November 2, 2010
linked by marcelostockle, February 23, 2012
linked by PaulP, June 25, 2019
linked by PaulP, June 25, 2019
linked by PaulP, June 25, 2019
edited by GrizaLeono, June 25, 2019