estas nigra diamanto -> nigra diamanto estas [?]
En Esperanto estas la vortordo vaste libera, do tie ĉi jes.
Nu, bonvolu kompari la du frazojn. Ĉu ili vere signifas la samon?
Por vi estas nigra diamanto pli valora ol sango, ĉu ne?
Por vi nigra diamanto estas pli valora ol sango, ĉu ne?
Kara, por mi la Esperanto- kaj la germana frazoj signifas la saman. Eble en aliaj lingvoj tio estas alie.
Ankaŭ laŭ mi ili signifas la samon, sed la supra aspektas stranga.
En la germana oni povas inversigi subjekton kaj verbon post prepozicia komplemento:
Schwarzer Diamant ist wertvoller als Blut
Für Sie ist schwarzer Diamant wertvoller als Blut
Sed en Esperanto tiu regulo ne ekzistas. En Esperanto la subjekto preskaŭ ĉiam troviĝas antaŭ la verbo.
Do laŭ mia modesta juĝo la frazo ne estas erara, sed nekutima.
Mi pensas, ke la signifoj de tiuj du frazoj iom diferencas.
Por vi estas nigra diamanto pli valora ol sango. =
Ekzistas nigra diamanto, kiu estas pli valora ol sango, kaj tiu diamanto devas aparteni al vi.
Por vi nigra diamanto estas pli valora ol sango =
Vi pensas aŭ sentas, ke nigra diamanto estas pli valora ol sango.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #6866098
added by Esperantostern, May 2, 2018
linked by Esperantostern, May 2, 2018
linked by martinod, May 14, 2018