Dankon, mi hezitis ĉu vere tiel.
Korektite.
(eo) "liaj" --> "ĝiaj"
"ĝiaj" - se temas pri objekto aŭ besto (infano estas homo).
Mi ne vere scias - ĉu vere "ĝiaj"?
(ĉar "infano" povas esti kaj "li" kaj "ŝi"...).
(eo) La pronomo "ĝi" taŭgas por ĉio ajn, kio estas nek "li", nek "ŝi". Same kiel "homo", "infano" povas egale aplikiĝi al homoj el ĉiu el la du seksoj. Krome, oni emas rigardi infanojn kiel ankoraŭ ne estantajn viroj aŭ virinoj. Pro tio en multaj lingvoj kun tri seksoj gramatikaj (eble en ĉiuj, mi ne kontrolis) la substantivo kaj la pronomoj ricevas la trian, nek viran, nek inan. Se mi ne eraras, tiel estas ne nur en lingvoj antikvaj, sed ankaŭ en la rusa, la pola, la germana... Respondas al tio en Esperanto la uzo de "ĝi".
Parolante pri iu infano, oni povas diri "ŝi", se oni scias, ke tiu estas knabino, aŭ "li", se oni scias, ke tiu ne estas knabino, sed uzo de "ĝi" apud la vorto "infano" (aŭ "ido", k. s.) iel perfortas la lingvon.
Neniel gravas la kverelo pri li, sxi aux gxi cxar cxo tie oni devas uzi "siaj" se oni supozas ke la vestajxoj ne venas de iu aliulo.
Vidu ankaux alian tradukon: http://tatoeba.org/deu/sentences/show/694486
"La perdita infano estis identigita laŭ siaj vestaĵoj."
Kara jakov,
Tiun ĉi varianton mi jam konas, kaj plene akceptus ĝin, sed... ĝi jam ekzistas. Mi volis aldoni ankoraŭ unu Esperantan varianton, kaj la mia komenciĝas per "Oni". En tiu ĉi kazo estas necese elekti inter "liaj", "ŝiaj" aŭ "ĝiaj", ĉar la "siaj" ne apartenus al "oni". Sed dankon pro via atentigo.
Post tralegado de http://bertilow.com/pmeg/gramat...aj_frazoj.html mi rimarkis, ke mi tro rapide komentis. :(
Vi ja pravas.
Pri la alia diskuto: tio estas la situacio kie oni bezonus *geli* aux *sxli*, cxu ne?
Mi konas "ŝli", sed pri "geli" mi neniam aŭdis :)
Jes, "ŝli" taŭgus en tiu ĉi kunteksto.
(eo) En la 5-a de Januaro, fine de mia komentario, mi akcidente skribis : "uzo de "ĝi" apud la vorto "infano" (aŭ "ido", k. s.) iel perfortas la lingvon." anstataŭ : "uzo de "ĝi" apud la vorto "infano" (aŭ "ido", k. s.) neniel perfortas la lingvon.", aŭ : "uzo de io alia ol "ĝi" apud la vorto "infano" (aŭ "ido", k. s.) iel perfortas la lingvon.", kiun mi intencis. Mi petas pardonon. Ja "ĝi" estas pli ĝusta ol "li" aŭ "ŝi".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #241141
added by Eldad, January 2, 2011
linked by Eldad, January 2, 2011
edited by Eldad, January 2, 2011
linked by mraz, December 5, 2014
linked by nimfeo, December 13, 2016
linked by martinod, March 10, 2019
linked by martinod, March 10, 2019
linked by martinod, March 10, 2019
linked by martinod, March 10, 2019
linked by martinod, March 10, 2019
linked by martinod, March 10, 2019
linked by martinod, March 10, 2019
linked by martinod, March 10, 2019