Mi skribus "Pri tiu afero, mi ..."/ "Koncerne tiun aferon, ..." aŭ simple: "Tiu afero tute kontentigas min" aŭ eble (kun iom da dubo pri la klareco): "Kiom koncernas tiun ...", ĉar gramatike mi ne vidas ligon inter la du nunaj frazopartoj.
Ankaŭ mi rekomendas "Pri tiu afero mi ..." aŭ "Koncerne tiun aferon, ..."
Evidente la inventinto de tiu frazo intence uzis tre komplikan esprimmanieron. Tiun mi laŭvorte tradukis.
Bone, sed la rezultanta frazo devas esti gramatike ĝusta, ĉu ne?
En "Kio koncernas tiun aferon, mi estas tute kontenta." mi ne vidas ligon inter la du frazoj. Se vi skribus "Koncerne tiun aferon mi estas tute kontenta." via frazo restus tre proksima al la laŭvorta traduko, kaj via frazo estus gramatike tute bona.
Kial ne uzi komon ĉi tie? Se laŭtlegata, mi farus tie paŭzeton. Gramatiko ne estus ŝanĝita.
Vi jam metis komon en via frazo, sed ne estas ligilo inter la du frazoj.
Se vi ŝatas la malsimplan esprimmanieron de la germana frazo kun komo, kaj samtempe volas klaran frazon, mi proponas: "Pri tio, kio koncernas tiun aferon, mi estas tute kontenta."
Mi plene konsentas pri la komentoj kaj proponoj de GrizaLeono.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #342040
linked by Hans07, January 2, 2011
added by Hans07, January 2, 2011
linked by mraz, December 30, 2014
linked by PaulP, July 12, 2015
linked by PaulP, July 12, 2015
edited by PaulP, September 28, 2015
linked by PaulP, September 28, 2015