menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #701027

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Eldad Eldad January 7, 2011 January 7, 2011 at 8:45:26 PM UTC link Permalink

Kara pjer, mi kredas, ke vi bone scias, ke la finaĵo "i" ne estas vorto. La sufikso "et" ja povas esti vorto, aŭ la sufikso "in" (kune kun la finaĵo "o" aŭ aliaj finaĵoj), ĉar ili povas stari solaj. Male al ili, "i" ne povas solstari kaj servi kiel vorto.

Mi kredas, ke la frazo misgvidas iun ajn, kiu volas lerni Esperanton aŭ pri Esperanto, kaj pro tio mi petas vin korekti/ĝustigi ĝin.

ondo ondo April 16, 2011 April 16, 2011 at 7:37:27 PM UTC link Permalink

Mi samopinias kun Eldad. Fakte la Fundamento, en la Universala Vortaro, diras pri "i" nur ĉi tion: "marque l’infinitif ; ex. laŭd'i louer" kaj simile en la aliaj kvar lingvoj. Ĉio alia estas nur posta teoriumado de gramatikistoj. Do, almenaŭ necesas forigi la aserton, ke tio estas rekte el la Fundamento.

pjer pjer April 27, 2011 April 27, 2011 at 3:16:21 PM UTC link Permalink

Pardonu min, legu la dek ses regulojn, je la 11a estas skribita la fama (tria)frazo, kiun multaj ne komprenis, sed kiun Z. klarigis en la Unua Libro: La finajhoj estas rigardataj kiel vorto.

ondo ondo April 27, 2011 April 27, 2011 at 4:51:12 PM UTC link Permalink

Jes ja, la 11-a regulo diras, tradukite laŭ la Fundamenta Krestomatio, "la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj". Ĝi ne diras, ke ili estas vortoj, nur ke ili estas, kiam temas pri vortfrado, traktataj kiel memstaraj vortoj.

Estas iom tradicie fakte nomi ĉiujn vortelementojn "vortoj" en la Esperanta gramatiko, sed tio estas nur konvencio. Kaj estas aŭdace aserti, ke laŭ la Fundamento "i" fakte signifas "manifestiĝi, t.e. esti aŭ agi per... aŭ agi kiel...", dum la Fundamento fakte diras, ke "i" estas simple markilo de infinitivo.

Ni supozu por momento, ke la uzo de "vorto" en via esperanta frazo estas ĝusta. Tio ne signifas, ke la alilingvaj tradukoj uzu por ĝi la tradukojn "mot, word. Wort" k.s., ĉar tiuj vortoj erarigus la legantojn de tiulingva teksto. Oni prefere trovu alispecan tradukon, ion similan al "vortelemento". La "signifo", kiun vi asignas al "i" estas nur spekulativaĵo.

ondo ondo April 27, 2011 April 27, 2011 at 5:54:31 PM UTC link Permalink

Ne devas esti veraj asertoj, sed mi supozas, ke Tatoeba celas utilecon, ekzemplojn imiteblajn. Plene malrealaj frazoj estas malpli utilaj. Erara aŭ mensoga aserto ja povas esti reala (kvankam malprava), sed tute fantaziajn elpensaĵojn oni preferinde evitu. Ĉu mi aldonu ekz. "Ruĝe ŝtonaj ideoj ruktis en la golfon de profesoreco"? Certe tradukeblus.

pjer pjer May 4, 2011 May 4, 2011 at 4:55:28 PM UTC link Permalink

Por Kokoriko: Respektu grandajn lingvojn kiel la ĉina, mi petas; ĉu vi opinias ke ankaŭ ĝia gramatiko estas ridinda, aĉa ? Verŝajne post la malkovro de tiu lingvo, dum siaj studoj en Moskvo, Zamenhof finaranĝis sian lingvon tiele.
Eo havas ĉefe eŭropan vorttrezoron sed izolan strukturon kiel la ĉina kaj aliaj ... Hodiaŭ pli kaj pli da lingvistoj ekkonscias pri tio. Certe Azia esperantisto tuj bone komprenos tiun aserton kaj havos plezuron traduki ĝin.
Por Ondo ... En laŭd'i, laŭd' precizigas la verban sencon jam entenata en la finaĵo i, sed se i ne estus vorto (aŭ vortunuo), se ĝi ne havus sencon, tiam patr'i aŭ bicikl'i, aŭ sun'as aŭ grav'as ... ne havus facilan sencon!

ondo ondo May 6, 2011 May 6, 2011 at 7:51:57 AM UTC link Permalink

Kial vi asertas, ke tiel estas "laŭ la Fundamento de Esperanto", dum temas pri teoriumado pri la Fundamento? Kaj la Fundamento definitive ne diras, ke "i" signifas ion tian.

ondo ondo May 6, 2011 May 6, 2011 at 9:20:42 PM UTC link Permalink

Sed la frazo estas nun lingve tute bona, do akceptebla. La interpunkcio tamen estas iom konfuza.

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence is original and was not derived from translation.

En esperanto la finaĵo i estas vorto, kiu signifas: manifestiĝi, t.e. esti aŭ agi per aŭ agi kiel ...

added by pjer, January 6, 2011

El la Fundamento de Esperanto : " la finaĵo i estas vorto". Fakte ĝi signifas : manifestiĝi, t.e. esti aŭ agi per aŭ agi kiel ...

edited by pjer, January 10, 2011

El la Fundamento de Esperanto, la finaĵo i estas vorto, fakte ĝi signifas : manifestiĝi, t.e. esti aŭ agi per... aŭ agi kiel...

edited by pjer, March 7, 2011

Laŭ la Fundamento de Esperanto, la finaĵo i estas rigardata kiel vorto, fakte ĝi signifas : manifestiĝi, t.e. esti aŭ agi per... aŭ agi kiel...

edited by pjer, May 3, 2011

Laŭ la Fundamento de Esperanto, la finaĵoj estas rigardataj kiel vortoj, fakte ekzemple o signifas : tio, kio estas, i signifas : manifestiĝi, t.e. esti aŭ agi per... aŭ agi kiel...

edited by pjer, May 4, 2011

Laŭ la Fundamento de Esperanto, la finaĵoj estas rigardataj kiel vortoj, fakte ekzemple o signifas : tio, kio estas ..., i signifas : manifestiĝi, t.e. esti aŭ agi per ... aŭ agi kiel ...

edited by pjer, May 4, 2011