Eble Thunderbird pli ĝuste estas nominda programo, ne programaro.
Mi tradukis el la franca, en kiu estis uzata la vorto "logiciel", kiu signifas "programaro".
Mi nun vidas, ke en la angla frazo oni uzis la vorto "software", kiu ankaŭ signifas "programaro".
Mi ne komprenas la japanan sed la tradukmaŝino de Google ankaŭ tradukas la japanan vorton per "software".
Mi do ne tre emas ŝanĝi mian tradukon "programaro".
Mi pensas, ke en la rusa kaj la angla la nomoj «software» kaj «программное обеспечение» signifas ion similan al «programaĵo». En Esperanto «aro» havas apartan signifon. «Software» kaj «программное обеспечение» ne havas nombron kaj ne tute devigas ke la afero estu plurnombra; dume «programaro» estas aro da programoj.
Komparu, ekzemple, kun uzo de la vortoj «meblo», «meblaro» kaj «meblaĵo» en Fundamenta krestomatio:
Meblaĵo: “Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante aranĝitan ĉambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblaĵo, simila al tiu, kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso.”
Meblaro: “Kelkaj ŝranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigaĵo, fadenoj, ŝnuretoj, sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu ĉi naĝanta poŝta oficejo.”
Meblo:
“Tiam vi sidis tie kun bela meblita loĝejo kaj tamen sen la plej belega meblo en domo--juna edzino;”
“Granda, per verda drapo
kovrita tablo … prezentas la ĉefan meblon de tiu ĉi salono, almenaŭ la moveblan.”
Bonvolu vidi "fortradukon" de la neoficiala vorto "softvaro" ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_S
kaj ankaŭ ĉe http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/INDS.html
Mi memoras la diskuton pri tiu termino dum la Esperantigo de la programaro OpenOffice.org, kiam temis pri la traduko de la terminoj "software" kaj "hardware". La rezulto iĝis programaro kaj aparataro.
Se en KompLeks estas jena ekzemplo: "Per IBM-kongrua komputero kaj la programaro WordPerfect, donitaĵoj pri terminoj estas registritaj sur moldiskoj,...", (ĉe http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/P.html ), kial mi ne uzus la saman terminon por Thunderbird de Mozilla?
1.
La “fortraduko” de Ssv kredeble koncernas la plurnombran signifon de “softvaro”. Mi pensas, ke estas necese diskuti tion kaj aldoni al Ssv rimarkon.
Interalie: la rusan terminon “программное обеспечение” (“programa provizaĵo”) mi iam rigardis kiel malgracian formalaĵon, uzatan en formalaj dokumentoj kaj komerca reklamo. Tiel, la vorto “bitvaro” estas komerca, sed iuj uzas ĝin por ajnaj programoj.
Mi trovis, ke, dum unu difino de “-ware” en anglaj vortaroj mencias sencon de komercaĵo (ŝajne ne temas nur aŭ tiom pri monakirilo, kiom pri aĉeteblaĵo kaj librotenada kalkuleblaĵo), alia senco similas al tiu de “-aĵo”. https://secure.wikimedia.org/wi.../en/wiki/-ware
La vorto “softvaro”, se ĝi estas uzebla por klare unu memstara programo, estas, kiel sinonimo, eble simple “falsa amiko”, ĉar en Esperanto por ekzistas propra sufikso “aĵo”.
2. KompLeks ankaŭ ne asertas aparte, ke povas temi pri unu programo.
3.
“programaro” kaj “aparataro” estas aroj: ĉiuj aparatoj konsistigantaj la komputilon, kaj ĉiuj programoj funkciigantaj ĝin.
OpenOffice.org ankaŭ estas aro de programoj: Writer, Calc, Impress ktp.
4.
Tie estas ankaŭ vorto “komputero”. En la PDFa kopio de pli malnova Pekoteko http://www.familienforschung-pa...en/PPLeitS.htm la vorto estas “komputoro”.
Mi trovis en ĝi (85/399) nur unu argumenton kontraŭ “aĵ”, kiu ne temas pri aparta programo sed pri unu linio da kodaĵo, kaj krome konsistas en tio, ke aliaj lingvoj ne havas la distingon (sed ne temis pri “-o” kontraŭ “-aro” sed pri “-aĵo” kontraŭ “-aro”).
Simile (male) al tio, la rusa vorto “мебель” kaj la angla “furniture” signifas “meblaro” aŭ “meblaĵo”, kaj oni povas erare uzi la vorton “meblo” por pluraj objektoj. La fakto, ke tiuj lingvoj ne havas apartan vorton por “meblo”, ne signifas, ke tia distingo estas senutila aŭ konfuza.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #329799
added by GrizaLeono, May 2, 2011