clear
{{language.name}} No language found.
swap_horiz
{{language.name}} No language found.
search

About this list

created by soweli_Elepanto

2017-01-29 20:53

Contains 9 sentences

Actions

Show translations :
Download this list

PMEG

Sentence #5828287 — belongs to soweli_Elepanto
epo
Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al paŭzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus paŭzi, se oni volus.
info
Sentence #5828223 — belongs to soweli_Elepanto
epo
Krom literoj oni uzas ankaŭ helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto.
info
Sentence #5693294 — belongs to soweli_Elepanto
epo
La sona simileco inter "ses" kaj "sep" povas iafoje esti iom ĝena. Iuj tial uzas en ekzemple telefonado "sis" anstataŭ "ses". Aliaj uzas samcele "sepen" anstataŭ "sep". Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aŭ simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraŭ malmultaj konas "sis" kaj "sepen".
info
Sentence #5514009 — belongs to soweli_Elepanto
epo
Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj.
info
Sentence #5514010 — belongs to soweli_Elepanto
epo
Nuntempe en iuj landoj oni preskaŭ tute abolis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj.
info
Sentence #5514011 — belongs to soweli_Elepanto
epo
La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ĝi estas ankaŭ mankohava per si mem.
info
Sentence #5514013 — belongs to soweli_Elepanto
epo
La klasika termino "verbo" estas ne nur plaĉe mallonga. Ĝi estas ankaŭ unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj ĝenerale sufiĉe ĝuste komprenas.
info
Sentence #4196221 — belongs to soweli_Elepanto
epo
"Li" kaj "lia" estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. "Ŝi" kaj "ŝia" estas uzataj pri unu ina persono. Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas "li". "Li" do havas du signifojn: la vira persono aŭ la homo.
info
Sentence #3683988 — belongs to soweli_Elepanto
epo
Pri majuskloj (grandaj literoj, ĉefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj) ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero.
info