Menu
Falsa esperantisto atakas malice la "Internacian lingvon", ĉe Tatoeba. Mi, kiu lernis ami tiun belan kreaĵon de la homa spirito, mi sentas min profunde trafita de tiu atako, kaj mi petas de la administrantaro de la projekto fari la necesajn elpaŝojn por malhelpi, definitive, por ĉiam, tian misuzon, eĉ se estos necese nuligi al "davidtrembla" la rajton daŭri kiel kunlaboranto de Tatoeba.
Ni observas tiajn aferojn, kaj ni kompreneble agas, se tio estas necesa.
Mi estas ŝokita de la aŭtoritara kaj misinforma kaj libelema stilo de "danĝera esperantisto carlosalberto", eble tro "bonintenca". Malica mi? Kia talento por fikcio!
Tia sinteno de sinjoro carlosalberto estas danĝera kial?
Tre malmultaj altrudas "etan version" de esperanto kaj totalitare provas nuligi ĉiun disidenton. Kaj ankaŭ diskonigas akuzojn kaj mensogojn kiel religiajn anatemojn.
Tamen mi dankas al tiu alarmulo, pro reklamado:
Estas nur kolekto de mallongaj ŝercoj en flua sed speciala esperanto. mi lernas kiel adaptigi stilon al tatoeba.
Mi gratulas al tatoeba kaj bedaŭras mian malbonan ŝancon malkovri ĝin per kolizii kontraŭ tiom ordoneman "lingvaŭtoritaton". Esperanto ne estas lingvo projekto, nek registrita marko de carlosalberto. Estas multaj diversaj lingvsintenoj en mondvasta esperantokomunumo. Mi lernas tatoeba stilon.
Mi sugestas al tatoeba havi speciale ĝentilajn volontulojn por ricevi la novulojn, por ke ili novuloj lernu la eblojn de mirinda tatoeba. Imagu ke la novuloj trovas iun similan al carlosalberto. Ili havos malbelan impreson, ili koŝmaros. Maljuste malbelan kaj abomenan impreson.
David, mi jam ĝentile informis vin, ke Tatoeba ne estas loko por lingvaj eksperimentoj, sed por frazoj en ordinara flua lingvaĵo. Se en propra novelo aŭ blogo vi volas ĵongli per la lingvo kaj garni vian tekston per meminventitaj novismoj, tio estas tute en ordo, sed ne en Tatoeba.
Ŝokita estis mi, kiam mi perceptis, ke esperantisto, kiu al mi ŝajnis tre inteligenta kaj originala, kaj kies kelkajn frazojn mi diligente provis portugaligi, ke tiu Tatoeba-membro kunlaboras per aldonado de frazoj plenaj de "hiismoj", "riismoj", "iĉismoj" ktp, entute skribaĵoj nekompreneblaj kaj tute ne akcepteblaj en projekto (Tatoeba), kie tradukadoj estas uzataj por lernado de "bonaj lingvoj".
Mi havas neniun aŭtoritaton en Tatoeba. Mi simple celis forigi gravan danĝeron, kiu, miaopinie, minacis la "bonan Esperanton".