Menu
Nin vizitas nun Esperanto-reformulo: "davidtrembla". Li estas aldoninta frazojn en "hiisma / riisma" stilo. Mi opinias, ke tiajn frazojn Tatoeba devas tuj kaj definitive viŝi.
Mi konsentas kun Karlo, ke tio, kion davidtrembla aldonas en la retejon, tute ne povas esti aprobita. Tio estas ne Esperanto, sed ĥaosa miksaĵo de multaj reformo-provoj.
Mi jam avertis lin, ke liaj frazoj estos viŝitaj post 2 semajnoj, se intertempe li ne korektis lin.
Mi bedauxras ke la esperantotatoeba kumunumo estas tiom malgranda, sed kompare al alia lingvoj mi gratulas la partoprenantojn. Hura!
Pardonu ke mi ripetas mesagxon, mi ne havas tempon por pridiskuti la libelojn de sinjoro carlosalberto:
Mi estas ŝokita de la aŭtoritara kaj misinforma kaj libelema stilo de "danĝera esperantisto carlosalberto", eble tro "bonintenca". Malica mi? Kia talento por fikcio!
Tia sinteno de sinjoro carlosalberto estas danĝera kial?
Tre malmultaj altrudas "etan version" de esperanto kaj totalitare provas nuligi ĉiun disidenton. Kaj ankaŭ diskonigas akuzojn kaj mensogojn kiel religiajn anatemojn.
Tamen mi dankas al tiu alarmulo, pro reklamado:
Estas nur kolekto de mallongaj ŝercoj en flua sed speciala esperanto. mi lernas kiel adaptigi stilon al tatoeba.
Mi gratulas al tatoeba kaj bedaŭras mian malbonan ŝancon malkovri ĝin per kolizii kontraŭ tiom ordoneman "lingvaŭtoritaton". Esperanto ne estas lingvo projekto, nek registrita marko de carlosalberto. Estas multaj diversaj lingvsintenoj en mondvasta esperantokomunumo. Mi lernas tatoeba stilon.
Mi sugestas al tatoeba havi speciale ĝentilajn volontulojn por ricevi la novulojn, por ke ili novuloj lernu la eblojn de mirinda tatoeba. Imagu ke la novuloj trovas iun similan al carlosalberto. Ili havos malbelan impreson, ili koŝmaros. Maljuste malbelan kaj abomenan impreson.
(Forgive me for bursting into English. I can read Esperanto, but don't think I could write anything intelligible in a finite period of time.)
In two days, David, you produced a series of 29 Esperanto sentences that attracted ongoing criticism from at least four separate Esperanto speakers. Some of the criticism is specific to Esperanto, such as your use of the unisex neologism "ri" to replace "li" and "ŝi", but some of it is more general, such as your omission of the periods that we require at the end of sentences (for languages that use periods). From what I can see, you're forcing the Esperantists on this website to cut into their own work in order to deal with you. That's why you've gotten such a negative reaction. If you adapt to the community, as you say you're doing now, you'll get a better reaction. We welcome your participation. Please respect the guidelines that this community has built.
It would also be nice if all the participants in this conversation, going forward, could put aside words like "malicious", "dangerous", and "attack" in favor of language that deals more concretely and neutrally with what we're looking for from each other (such as periods at the ends of sentences). Thanks.