clear
swap_horiz
search

Rilataj ligiloj

Etikedoj, kiujn vi konu

La komunumo kreis plurajn "uzindajn etikedojn" por plibonigi la kvaliton kaj la fidindecon de frazoj.

  • @change: la frazo devas esti ŝanĝita.
  • @check: la frazo devas esti kontrolita.
  • @needs native check: la frazo devas esti kontrolita de denaskulo.
  • OK: la frazo estas konsiderata ĝusta de almenaŭ unu persono.

Kiel helpi

  1. Vi devas esti progresinta kontribuanto; se ne, vi ne povos etikedi frazojn.
  2. Kiam vi rimarkas eraran frazon aŭ frazon kiu sonas strange, aldonu la etikedon @change kaj afiŝu komenton kun sugestita korekto aŭ pli bona vortumado.
  3. Kiam vi rimarkas eblan eraron, aldonu la etikedon @check kaj afiŝu komenton, kiu klarigas, kial laŭ vi la frazo estas erara.
  4. Kiam vi aldonas frazon en fremda lingvo kaj vi ne estas tute certa, ke ĝi estas ĝusta, aldonu la etikedon @needs native check.
  5. Kiam ajn vi povas, trafoliumu la frazojn kun la etikedoj @change, @check kaj @needs native check por pridiskuti ilin kun aliaj membroj kaj helpi decidi, kion fari pri ili.
  6. Tiuj kiam problema frazo estas traktita, etikedu ĝin per OK. Pli ĝenerale, vi povas foliumi kaj kontroli la frazojn de aliaj kaj etikedi ilin per OK. Sed faru tion nur, se vi estas tute certa, ke ili estas ĝustaj kaj ne uzu la etikedon pri viaj propraj frazoj.