clear
swap_horiz
search

Registriĝi

Se vi interesiĝas, bonvolu registriĝi.Registriĝi

Kiel vi povas kontribui?

Tatoeba ĉefe celas kolekti frazojn kaj traduki ilin en multajn, multajn lingvojn. Do unu evidenta afero, kiun vi povas fari por kontribui, estas traduki frazojn.

Sed vi ne nepre estu multlingva por kontribui! Vi povas multe helpi nin simple kontrolante frazojn kaj raportante erarojn. Jen io, kion ĉiu kapablas fari!

Se vi havas bonan mikrofonon, vi ankaŭ povas aldoni pli da sono al Tatoeba per sonregistrado de frazoj.

Vi povas helpi nin antaŭenigi la projekton. Rakontu al homoj ĉirkaŭ vi pri la ekzisto de Tatoeba. Ĝi estas ambiciega projekto, tial ni bezonos laŭeble plej multan helpon.

Kaj fine vi povas aliĝi al la teamo. Vi povas helpi nin kodi novajn programerojn, plibonigi la uzeblon, sencimigi, optimumigi, certigi sekurecon ktp.