Noto
Se vi simple volas frazojn, kiujn vi povas uzi por lerni lingvon, rigardu la frazlistojn. Vi povas krei viajn proprajn, aŭ rigardi tiujn, kiujn aliaj kreis. La listoj povas esti elŝutitaj kaj presitaj.
Ĝeneralaj informoj pri la dosieroj
La dosieroj, kiuj estas haveblaj tie ĉi, estos ĝisdatigitaj ĉiun sabaton je la 9a matene (GMT).
Multaj japanaj kaj anglaj frazoj venas el la publika Tanaka Corpus.
Krea komunaĵo
Tiuj ĉi dosieroj estas publikigitaj sub CC-BY.

Parto de niaj frazoj estas akirebla ankaŭ sub KK0 (CC0).

Permesiloj pri sonregistraĵoj
La permesilo de sonregistraĵo estas elektita de la kontribuanto kaj estas indikita en la paĝo, kiu listigas la registraĵojn, per kiuj ŝi aŭ li kontribuis.
Ĉu demandoj?
Se vi havas demandojn aŭ petojn, ne hezitu kontakti nin. Ĝenerale ni baldaŭ respondas.
Elŝutoj
Frazoj
- Elŝuti
- 1. http://downloads.tatoeba.org/exports/sentences.tar.bz2
- 2. http://downloads.tatoeba.org/exports/sentences_detailed.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- 1. Fraza identigilo [tabo] Lingvo [tabo] Teksto
- 2. Fraza identigilo [tabo] Lingvo [tabo] Teksto [tabo] Uzantnomo [tabo] Aldondato [tabo] Dato de la lasta modifo
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas ĉiujn frazojn. Ĉiu frazo estas asociita kun unika identigilo kaj ISO 639-3 lingvo-kodo.
Frazoj (KK0)
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/sentences_CC0.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Fraza identigilo [tabo] Lingvo [tabo] Teksto [tabo] Dato de la lasta modifo
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas ĉiujn frazojn, kiuj estas akireblaj sub KK0.
Ligiloj
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/links.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Fraza identigilo [tabo] Traduko-identigilo
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas la ligilojn inter frazoj. 1 [tabo] 77 signifas, ke frazo n-ro 77 estas la traduko de frazo n-ro 1. Ankaŭ la reciproka ligilo ĉeestas, do la dosiero enhavos ankaŭ linion, kiu tekstas 77 [tabo] 1 .
Etikedoj
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/tags.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Fraza identigilo [tabo] Etikednomo
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas la liston de etikedoj asociitaj kun ĉiu frazo. 381279 [tabo] proverb signifas, ke al la frazo n-ro 381279 oni donis la etikedon "proverb".
Listoj
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/user_lists.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Listo-identigilo [tabo] Uzantnomo [tabo] Kreodato [tabo] Dato de la lasta modifo [tabo] Listonomo [tabo] Adaptebla de
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas la liston de frazolistoj.
Frazoj en listoj
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/sentences_in_lists.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Listo-identigilo [tabo] Fraza identigilo
- Priskribo de la dosiero
- Indikas la frazojn, kiuj estas en iuj listoj. 13 [tabo] 381279 signifas, ke frazo n-ro 381279 troviĝas en listo, kiu havas la identigilon 13.
Japanaj indicoj
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/jpn_indices.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Fraza identigilo [tabo] Signifo-identigilo [tabo] Teksto
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas la ekvivalenton de la "B-frazoj" en la Tanaka Korpuso distribuita de Jim Breen. Vidu tiun ĉi paĝon por la formo. Ĉiu ero estas asociita kun paro de japanaj/anglaj frazoj. Fraza identigilo referencas al la identigilo de la japanaj frazoj. Signifo-identigilo referencas al la identigilo de la anglaj frazoj
Frazoj kun sonregistraĵo
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/sentences_with_audio.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Fraza identigilo [tabo] Uzantnomo [tabo] Permesilo [tabo] Atribua retadreso
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas la identigilojn de la frazoj, en ĉiuj lingvoj, por kiuj sonregistraĵo estas havebla. La aliaj kampoj indikas, kiu registris la sonaĵon, ĝian permesilon kaj retadreson kiu ligas al la aŭtoro. Se la kampo „permesilo” estas malplena, vi ne rajtas uzi la registraĵon ekster la projekto Tatoeba.
Kompetentec-nivelo laŭ lingvo
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/user_languages.tar.bz2
- Kampoj kaj strukturo
- Lingvo [tabo] Nivelo de kompetenteco [tabo] Uzantnomo [tabo] Detaloj
- Priskribo de la dosiero
- Indikas la kompetentecnivelon de la membroj en difinitaj lingvoj, laŭ ilia propra juĝo.
Juĝoj de la uzanto.
- Elŝuti
- http://downloads.tatoeba.org/exports/users_sentences.csv
- Kampoj kaj strukturo
- Uzantnomo [tabo] Lingvo [tabo] Fraza identigilo [tabo] Juĝado [tabo] Aldondato [tabo] Dato de la lasta modifo
- Priskribo de la dosiero
- Enhavas frazojn, juĝitaj de uzantoj. La valoro de la juĝo povas esti -1 (frazo ne en ordo), 0 (necerta aŭ nedecidita) aŭ 1 (frazo en ordo). Atentu: tiu sistemo estas ankoraŭ eksperimenta.