Menuo
(FR) Hello ! Est-ce qu'il y a un moyen de n'utiliser seulement qu'un sous-ensemble des langues au lieu de tous ?
(EO) Sal' al ĉiuj! Kiel oni uzas nur subaron el lingvoj anstataŭ ol ĉiuj?
(EN) Hi all! Is there a way to only use a subset of the languages instead of all of them?
Supre dekstre tuŝu vian nomon kaj elektu per klako Agordoj (Options)! Tie sub Lingvoj vi povas indiki lingvojn, kiujn vi volas vidi.
Prave. Lasu min precizigi la demandon. Mi ofte uzas Tatoeban por tradukadi. Do mi plenigas la formularon kaj elekti la "el"-an kaj "al"-an lingvojn. La problemo staras ĉi tie. Pro tio ke estas ĉiuj lingvoj en la menuo, mi perdas iomete da tempo.
en via profilo, al la dekstra, vi devas alklaki "Redakti" sub "Agordoj"
Sekve, en "Lingvoj", vi devas indiki la ISO-kodojn de la lingvoj kiujn vi volas vidi en la listo.
Ekzemple : epo, rus, fra
Sekve, alklaku "Konservi"
Dankon, sed mi jam indikis "fra,epo,eng,deu". Tiu ne ŝajnas modifi la du listojn "el" kaj "al" de la serĉilo.
Sed vi ne bezonas tiujn listojn por traduki...sed nur por sercxi...
La serĉadon mi uzas por traduki aliloke.
Mi ne komprenas tion...
Ekzemple mi legas tekston alireteje. Mi trovas vorton, kion mi ne komprenas. Mi tradukigi ĝin de Tatoeba, per la serĉilo ĉe la supro de la paĝo, kiu enhavas la du listojn "de" kaj "al".
Ambaŭ listoj entenas ĉiujn lingvojn, kiam mi nur volas la lingvojn tiujn, kiujn mi uzadas.
Se mi bone komprenis,Sbgodin volas scii, ĉu eblas et-igi laŭbezone la liston de lingvoj de “De“ kaj de “Al“.
Prave!