po unufoje en semajno
mia stilo estas la pli bona!
Gratulojn pro la stilo, sed ĉu vi ankaŭ komprenas la vortojn? Kion signifas "po"?
Nu en la Plena Vortaro de Esperanto staras preskaŭ unu paĝo rimarkoj pri "po". Sed mi mallongigas pro supra uzado: plej facile oni povas kompreni "po" per anstataŭigo pere de "ĉiu".
PIV, eldono de 2002:
"Rim. 1 Oni atentu pri tio, ke po enkondukas ĉiam la distribuatan kvanton, ne tiujn unuojn, inter
kiu oni ĝin dividas: enmiksi gutojn po tri en glason da akvo (ne tri gutojn po glaso)"
Tio estas tute alia ol mi esprimis kaj ankaŭ mi nur uzus en tiu kazo tri gutojn po fojo. Sed venas ek de jarmiloj unu semajno post la alia, sed li skribas nur unufoje po semajno!!! Permesu al mi, ke mi la germanan frazon tradukis Esperanten.
"Trifoje po semajno" signifas: trifoje, kaj ĉiu fojo daŭris unu semajnon.
"Unufoje po semajno" signifas: unufoje, kaj tiu fojo daŭris unu semajnon.
La traduko de la germana frazo (esperanten) estas:
Li skribas al mi (po) unufoje en semajno.
"Unufoje po semajno" signifas: unufoje, kaj tiu fojo daŭris unu semajnon.
Kara Esperantostern, tio fakte estas la signifo de la frazo.
Li skribas al mi unufoje en semajno / unu fojon semajne / ĉiun semajnon unu fojon
k.s estas bonaj kaj sufiĉaj frazoj. Mi deziras rekomendi elekti tian simplan vortigon. Tiel tute ne necesas cerbumi pri la ĝusta pozicio de "po" (kiu ĉiukaze ne povas esti antaŭ semajno).
Tunnisteet
Näytä kaikki tunnisteetListat
Lauseen teksti
Lisenssi: CC BY 2.0 FRLokit
Tämä lause on alunperin lisätty lauseen #665673
käyttäjän Esperantostern lisäämä, 14. joulukuuta 2010
käyttäjän Esperantostern linkittämä, 14. joulukuuta 2010
käyttäjän marcelostockle linkittämä, 27. toukokuuta 2012
käyttäjän al_ex_an_der muokkaama, 1. joulukuuta 2012
käyttäjän PaulP linkittämä, 10. lokakuuta 2015
käyttäjän PaulP linkittämä, 10. lokakuuta 2015
käyttäjän PaulP linkittämä, 10. lokakuuta 2015
käyttäjän PaulP linkittämä, 17. lokakuuta 2019