menu
Tatoeba
language
Zaregistrovat se Přihlásit se
language Čeština
menu
Tatoeba

chevron_right Zaregistrovat se

chevron_right Přihlásit se

Prohlížet věty

chevron_right Náhodná věta

chevron_right Podle jazyka

chevron_right Podle seznamů

chevron_right Podle štítků

chevron_right Podle nahrávek

Komunita

chevron_right Zeď

chevron_right Seznam všech členů

chevron_right Jazyky členů

chevron_right Rodilí mluvčí

search
clear
swap_horiz
search

Věty v jazyce esperanto s audionahrávkami (celkem 77 039)

epo
La okulo de la kolorblinda Dalton ne estis kiel tiu de la plej multaj homoj.
epo
Tom faris, kion li devis fari.
epo
Kio okazos pri la infano?
epo
Ni foriris frumatene.
epo
Tom povis aŭdi tumulton antaŭ lia domo, li do iris eksteren por vidi, kio okazas.
epo
Eĉ se ni malfruas, tio ne ĝenas nin.
epo
Ĉi tiu paĝo enhavas teĥnikan informon, kiu povus esti utila, kiam vi provas solvi problemon.
epo
Ekzistas multaj naivuloj, do estas ŝanco, ke Tom elektiĝos.
epo
Kiam mi malfermis la okulojn, mi komprenis, ke ŝi estis rekte ĉe mia flanko.
epo
Tom kaj Mary estis geamikoj en la gimnazio, kaj ekrendevuis kelkajn jarojn post la abiturientiĝo.
epo
Se mi ĝuste memoras, tio estas la kanto, kiun Tom kantis ĉe la edziniĝo de Mary.
epo
Via netoleremo reflektas vian nememfidon.
epo
Li faris serion de nepardoneblaj krimoj.
epo
Netakseblaj gemoj malaperis el la muzeo.
epo
Magio kaj monstroj estas produktoj de la imago.
epo
Mi memoras, ke mi aŭdis similan sonon en miaj sonĝoj.
epo
Homoj de la tuta mondo ĉeestis lian entombigon.
epo
La dresado de muŝoj ŝajnas amuzega.
epo
La deziroj kaj ideoj de komponisto ĉirkaŭgravitas komunan punkton.
epo
Se ni konas lian vizaĝon, tion ni ŝuldas al li, kiu al ni postlasis sian memportreton.
epo
Tiaj rimarkoj montris al li evidentajn ekzemplojn de ĥemiaj perturbadoj de la sano.
epo
La astroj persiste iluminas la sciavidajn animojn, ili agas kiel gvidantoj meze de la mallumo.
epo
Mi nur volas sciigi al vi, ke mi pensas, ke vi estas la plej bela virino, kiun mi iam vidis.
epo
Kiel multaj studentoj en nia lernejo Tom studadas ĝis la malfrua nokto.
epo
Tom preskaŭ neniam forgesas sendi patrintagan salutkarton al sia patrino.
epo
Iuj kreskaĵoj floras printempe, aliaj floras aŭtune.
epo
Iĝu realisma.
epo
Tom timis, ke Mary povus piki sian okulon, li do diris al ŝi esti prudenta.
epo
Mi bedaŭras, ke mi malŝparis mian tempon klopodante konvinki Tom pri opinioŝanĝo.
epo
Tom uzis multe da tempo por skribi artikolon por loka gazeto.
epo
Ĉiuj en la aŭto diris, ke ili volas eliri kaj streĉi siajn krurojn.
epo
Tom volis resti en la ĉirkaŭaĵo por vidi, kio okazos. Bedaŭrinde li devis foriri.
epo
Vi estu silenta.
epo
Vi estu trankvila.
epo
Tom decidis, ke ne estas lia tasko diri al Mary, kion faris John.
epo
Terure!
epo
Mi kredas ke ege malverŝajnas, ke Tom ne konsciis, ke li ne rajtas eniri en la muzeon sen siaj gepatroj.
epo
Tom devas diligente studi kaj reatingi la aliajn lernantojn en sia klaso.
epo
Mi ne memoras la signifon de la vorto, kiun mi hieraŭ serĉis en la vortaro.
epo
Mi ŝatas helpi la plej mizerajn homojn.
epo
Li profitis de la okazo por viziti la muzeon.
epo
Ŝi publikigis siajn plej famajn verkojn en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj.
epo
Estas precize la tria horo nun.
epo
Iun tagon tiuj homoj alvenis en lia vilaĝo.
epo
Ĉu li devas kuri tiel rapide?
epo
Ni provu solvi la enigmon.
epo
Kiom da tempo necesus por transnaĝi la riveron?
epo
Granda ponto estis konstruita super la rivero.
epo
Krome, ekpluvas.
epo
Lia rakonto pri la kolizio koincidas kun la mia.
epo
La aktorino estis elegante vestita.
epo
Tiu virino malprave akuzis min.
epo
La libro estas valorega.
epo
Ne maltenu mian manon, aŭ vi perdiĝos.
epo
Tiu eksperimento estis malsukceso.
epo
Necesos nur momento por respondi la demandon.
epo
Mi preskaŭ ĉiutage ellitiĝas je la sesa horo.
epo
Mi timis esti tute sola en la mallumo.
epo
Kvin mil dolaroj estas granda monsumo.
epo
Kiuj multe ridas, pli feliĉas, ol kiuj malmulte ridas.
epo
Kio do estas amo? Malsano, kiu povas trafi homon je ajna aĝo.
epo
Oni ne deziras, kion oni posedas.
epo
Se plezuro estas nedaŭra, same estas la peno.
epo
Ĉu vi ne preferas dediĉi vian tempon por io, kio plaĉas al vi?
epo
Li konsilis al ŝi iri eksterlanden, dum ŝi ankoraŭ junis.
epo
Ŝi dediĉas la plimulton de sia tempo zorgante pri siaj infanoj.
epo
Nia urba polico denove kampanjas kontraŭ ebriaj ŝoforoj.
epo
Ĉu vi iras buse aŭ aŭte?
epo
Ne legu en tiu ĉambro.
epo
Li estis tre malbonkonduta, kiam li estis knabeto.
epo
Li tre malmulte interesiĝas pri siaj infanoj.
epo
Mi tre malmulte studas.
epo
Ni scias tre malmulte pri la kaŭzo de tiu malsano.
epo
Mi ne povas aŭdi tian historion sen ekplori.
epo
Mi bezonas medikamenton por malpliigi la doloron.
epo
Tiu rivero rapide transbordiĝis pro la pluvego.
epo
Bonvolu ripeti al mi, kiu lernejo diplomis vin.
epo
Manĝante ni parolis pri tio, kion ni faris dum tiu tago.
epo
Li ĉiam estas ĉi tie inter la 5a kaj la 6a horoj.
epo
Mi intencas vojaĝi ĉirkaŭ la mondon, ekde kiam mi havos la monon por tio.
epo
Vi devus ĉiutage uzi iom da tempo por relerni vortliston.
epo
Ŝi konsilis al li ne malŝpari sian tutan monon por sia koramikino.
epo
Mi opinias, ke estas la tempo montri al vi, kiel fari tion perfekte.
epo
Li mortis en tiu brulego.
epo
Mi pridubas, ĉu la nova estrino pli malbonas ol la antaŭa.
epo
Mi pridubas, ĉu la nova estro pli malbonas ol la antaŭa.
epo
Mi ne povas diri al vi, kiel feliĉigas min, ke vi venis viziti nin.
epo
Mi ne sukcesas kredi, ke vi estis la plej inteligenta infano el via klaso.
epo
Por via propra sekuro neniam eniru en aŭton kun ebria ŝoforo.
epo
Ĉu vi pasigas pli da tempo kun viaj amikoj ol kun via familio?
epo
Ĉu vi hieraŭ ne diris al mi, ke vi hodiaŭ ne malfruos?
epo
Li konsilis al li ne pruntepreni monon de amikoj.
epo
Via prelego estis tute ne kontentiga.
epo
Ĉi-posttagmeze ni havos intervjuon.
epo
La intervjuisto prezentas la intervjuan temon.
epo
Li firme deziras labori kiel tradukisto.
epo
Ni deziras, ke vi venu al nia festo.
epo
Oni povas legi ĝin interlinie.
epo
Tiu hundo estas dresita por boji al fremduloj.
epo
Oni ne scias, kiom el ili transvivis.