
Saluton! Salut!,
ĉu vi povus forigi la spaceton antaŭ la demandosigno?
Laŭ PMEG: (https://bertilow.com/pmeg/skrib...posignoj.html)
"Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo."
Dankon! :)

@Pfirsichbaeumchen
Pasis 14 tagoj sen reago. Kion fari? Kiun demandi?

Ĉar la aŭtoro ne reagis de pli ol du semajnoj, mi faris la korekton.

Mi opinias, ke tipografio NE estas parto de gramatiko. Estas alia fako, tiu de la presistoj, kiuj zorgas pri estetiko kaj reguleco de la presaĵoj.
En lernejo oni lernas gramatikon, ne tipografion.
Malmulte da iu-ajn-lingvanoj scias pri tiaj reguloj, do ĉu tio VERE estas parto de lingvo?
Oni inventis gramatikon tre antaux presilojn, do dum longtempe, tipografio tute ne ekzistis.
Mi iam kutimis veni en tiu-ĉi paĝaron, sed rezignis, ĉar ricevitaj komentoj (ofte ordonecaj) trafis nur tipografion, eĉ ne gramatikon mem, kaj tio tedis min.
Do mi permesas al iu-ajn korekti tipografie miajn mesaĝojn, kondiĉe ke li ne insistu por ke mi faru tion mem, ĉar laux mia persona vidpunkto (agnoskante ke aliuloj rajtas opinii alimaniere), estas perdo de tempo.
Bv. pardoni se mia mesaĝo aspektas iom ofenda.
Amike,
Altebrilas.

En la nuna epoko de interreto, ni ĉiuj estas iaj "presistoj", laŭ mia opinio, kaj eraroj en tiu kampo (ĉu nomi ĝin "ortografio" aŭ "gramatiko, ĉu lernita en lernejo aŭ interrete) estas korektindaj. Sed mi konsentus, ke ortografio estas malplej interesa kampo.
Mi povis rapide superrigardi viajn aliajn 75 Esperantlingvajn frazojn. Estas nur du ortografiaĵoj pri kiuj mi komentos. Mi bedaŭras, ke vi ne volas kunlabori pri ortografiaĵoj, sed dankon pro via sincereco.
Amike
Stefo/Tepan

Se estas nur tajperaroj, vi povas korekti ilin mem. Komento estas interesa, nur kiam temas pri debatinda temo, ekz. malsamaj vidpunktoj pri gramatiko.
Sed kion pri postulo aldoni spaceton al frazo, post OK jaroj? Ĉu ne troige? Videble neniu rimarkis tion, antaux vi mem, de post tiu tempo...
Amike,
Altebrilas

Ne kara, mi ne povas korekti viajn erarojn. Kaj eĉ se mi povus, mi unue provu kontakti vin per komento kaj poste atendi du semajnojn.
Kaj ne, ne estas troige. Via frazo ne fariĝas malpli ĉeestanta aŭ malpli retrovebla post ok jaroj. Ĝi same validas kiel frazoj freŝe aldonitaj.
Estas ĉio nun dirita pri tiu ĉi frazo, do la konversacio povas ĉesi nun. Kaj Paŭl kaj mi markis ĝin ĝusta.
Etiketten
Alle Etiketten anzeigenText des Satzes
Lizenz: CC BY 2.0 FRAufnahme
Protokoll
Dieser Satz entstand als Übersetzung von Satz Nr. #128423
hinzugefügt von altebrilas, am 21. November 2012
verknüpft von altebrilas, am 21. November 2012
verknüpft von danepo, am 21. November 2012
verknüpft von danepo, am 21. November 2012
verknüpft von danepo, am 21. November 2012
verknüpft von danepo, am 21. November 2012
verknüpft von einem unbekannten Mitglied, am 21. November 2012
verknüpft von danepo, am 21. November 2012
verknüpft von marcelostockle, am 12. Februar 2013
getrennt von danepo, am 13. Dezember 2014
bearbeitet von PaulP, am 10. Oktober 2020
verknüpft von Curro, am 8. September 2022