Mankas la rekta objekto: nin
La rekta objekto estas "esti".
Se mi legas en Nova PIV, mi devas diri, ke GrizaLeono pravas. Do Nova PIV mencias frazojn, kiel ekzemple:
* Li ŝajnigas sin riĉa, havante nenion. (Zamenhof)
* Malsana li ŝajnigis sin. (Zamenhof)
Do mi pensas, ke devus esti:
"Ni ŝajnigu nin fremduloj."
La ekzemplaj frazoj estas parte eĉ Zamenhofaj, sed mi ne emas citi ĉiujn.
Ĉu vi ankaŭ legis la ekzemplojn en PIV sub numero 2? La ekzemploj kun subfrazo anstataŭ nomo kiel rekta objekto? Estas neniu ekzemplo kun infinitivo, sed frazoj kun "ke" aŭ "kvazaŭ" neniam entenas ion kiel "Li ŝajnigis sin ke..."
La frazo kun "esti" estas bona, sed alia eblo estas (sen "esti") "Ni ŝajnigu nin fremduloj."
Jes. Mi prenis la nederlandan frazon kiel modelon, sed mi konsentas pri la klarigo de Martinod.
Dankon.
>Ni ŝajnigu esti fremduloj.<
Tio estas la pli eleganta solvo, ĉu ne?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #395156
added by koosscharroo, August 2, 2010
linked by koosscharroo, August 2, 2010
linked by martinod, November 18, 2011