Mi skribis, ke konfidi estas transitiva verbo kaj proponis "Vi povas konfidi lin.", sed kontrolante en PIV mi vidas, ke oni konfidas ion al iu. Tial mi forigas mian unuan rimarkon. Tamen mi trovas la frazon iom stranga, eble pro influo de mia gepatra lingvo. Ĉu "Vi povas fidi lin" aŭ "Vi povas kalkuli je li" pli taŭgus? Jvankam fidi estas transitiva verbo, la ekzemploj en PIV uzas "al", kiam temas pri persono. Ĉu do "Vi povas fidi al li"? Kion vi opinias?
Vi pravas GrizaLeono. Laŭ PIV kiam "konfidi" havas la sencon de "fidi" ĝi estas arkaismo.
Bone pri "fidi". Ĝi estas transitiva verbo, do "Vi povas fidi lin".
"fidi lin"
Kiun mi devas fidi, se temas pri li?
@GrizaLeono.. Kiam oni rigardas la BonlingvanVortaron oni vidas ke oni uzas 'fidi' foje kun rekta objekto, foje kun prepozicio.
http://vortaro.wikkii.com/vikio...hp?title=fid/i
... foje kun rekta objekto, foje kun ajna prepozicio (ekzemploj estas donataj kun "al", "je" kaj "pri")
@ martinod. Jes. Ankaŭ en PIV kaj ReVo estas tiuj (aŭ tiaj) ekzemploj. Kaj ankaŭ ĉe http://tekstaro.com estas plurspecaj ekzemploj. Nu, transitiveco ne estas tiel simpla koncepto ol kion oni unuavide pensus.
Unue mi kredis, ke temas pri "fidi iun pri difinitaj aferoj" (ekzemple oni povas fidi lin pri kvalito, sed ne pri kvanto), sed ne estas tiel. La signifo de "fidi al iu" ŝajnas al mi la sama, kiel tiu de "fidi iun". Kompreneble oni povas anstataŭigi prepozicion per akuzativo (se tio ne konfuzas), sed tio ne klarigas, kial oni diras en PIV kaj ReVo, ke tiu verbo estas transitiva.
Antaŭ kelkaj jaroj mi legis kritikon de iu pri NPIV. Li aprezis, ke nun estas pli da verboj, ĉe kiuj oni aldonis la du indikojn (kaj tr kaj ntr).
Supozeble ankaŭ "fidi" meritas tiujn indikojn.
Etiketten
Alle Etiketten anzeigenText des Satzes
Lizenz: CC BY 2.0 FRProtokoll
Dieser Satz entstand als Übersetzung von Satz Nr. #307906
hinzugefügt von Dejo, am 26. September 2010
verknüpft von Dejo, am 26. September 2010
verknüpft von Muelisto, am 26. September 2010
verknüpft von Muelisto, am 26. September 2010
bearbeitet von Dejo, am 12. Januar 2011
verknüpft von Pfirsichbaeumchen, am 7. Juli 2013
verknüpft von PaulP, am 22. April 2014
verknüpft von PaulP, am 3. Oktober 2015
verknüpft von PaulP, am 3. Oktober 2015
verknüpft von PaulP, am 17. Januar 2016