menu
تاتیبہ
language
رجسٹر لاگ ان
language سرائیکی
menu
تاتیبہ

chevron_right رجسٹر

chevron_right لاگ ان

براؤز

chevron_right رینڈم جملے ݙکھاؤ

chevron_right زبان نال براؤز کرو

chevron_right تندیر نال براؤز کرو

chevron_right ٹیگ نال براؤز کرو

chevron_right آڈیو براؤز کرو

برادری

chevron_right وال

chevron_right سارے ممبراں دی تندیر

chevron_right ممبراں دیاں زباناں

chevron_right مقامی ٻولݨ آ لے

search
clear
swap_horiz
search

اسپرانٹو وچ آڈیو نال جملے (کل 79505)

epo
Atendu ĉi tie.
epo
Mi ĉiam ŝatis aŭskulti klasikan muzikon, kiam mi havas iom da libera tempo.
epo
Tom ne scias, kiam ĝi okazos, sed li relative certas pri tio, ke ĝi okazos.
epo
Tom rezignis pri sia instruista laboro por iĝi plentempa kanteja muzikisto.
epo
Tom devas tre skrupule pripensi, ĉu li vere volas divorcon.
epo
Tom devas ĝisfunde pripensi, ĉu li vere volas nuligon de la geedzeco.
epo
Estus neetike de mi, se mi rakontus al vi pri la medicinaj problemoj de Tom.
epo
Mi memoras ĝin, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ, sed reale ĝi okazis antaŭ dek kvin jaroj.
epo
Tom prenis la fersegilon el sia ilarokesto kaj demandis al Maria, ĉu ŝi volas ricevi ĝin.
epo
Mi scias, ke estas tute neprobable, ke iu ajn estas preta helpi min.
epo
Mi volas ĝin.
epo
Tom ĉiuvespere telefonas al Mary kaj parolas kun ŝi dum almenaŭ 45 minutoj.
epo
Li estas DĴ.
epo
Ĉu ĝi estas nova?
epo
Trankvilu.
epo
Ŝajnas, ke vi pravis. Tom estis tiu ulo, kiu ŝtelis la violonon de Maria.
epo
Ĉambre ĉiuj eksplode ekridis vidante Tom deglitantan sur banana ŝelo.
epo
En la ĉambro ĉiuj eksplode ekridis, kiam ili vidis, ke Tom deglitis sur banana ŝelo.
epo
Anstataŭ manĝi legomojn, li miksas kaj trinkas ilin.
epo
Ni demandu.
epo
Tom devontigis sin fari ĉion, kion li povis, por protekti la lokan naturon.
epo
Plezure.
epo
Tom ne estis preta pagi tiom da mono por uzita komputilo.
epo
Se mi studus la francan, mi preferus studi kun denaska francparolanto.
epo
Mia intenco estis iri hodiaŭ al la plaĝo, sed ekpluvis.
epo
Tom ne kutimis ŝati ruĝan vinon, sed nun li trinkas ĝin preskaŭ ĉiutage.
epo
Tom certe komprenas, ke ni ĉiuj ĉeestu la hodiaŭan kunvenon.
epo
Tom opinias, ke Maria petu pardonon de John pro tio, ke ŝi ne faris, kion ŝi diris esti faronta.
epo
Tom diris al mi, ke Mary lerte pianas, sed mi ne vere kredis lin, ĝis mi aŭdis ŝin ludi.
epo
Tom kaj Mary planis mortigi la patron de Tom por la vivasekura mono.
epo
Tom konsentis edziĝi kun la filino de tiu viro, kun la promeso, ke li heredos lian komercon.
epo
Tom jam estis trinkanta sian trian bieron, eĉ antaŭ Mary finis trinki sian unuan.
epo
Estu atenta!
epo
Tomo ne havis la kuraĝon diri al Manjo, kio okazis pri ŝia hundo.
epo
Tom ne povis pensi pri Maria sen memori, kiom ĉagrene ilia disiĝo okazis.
epo
Antaŭ kelkaj jaroj, dum la Tago de la Patrino, mi donis al mia duonpatrino medalionon kiel donacon.
epo
Tom bezonas naŭ horojn da dormo ĉiunokte, sen tio li ne kapablas funkcii.
epo
Vi ne rajtas eniri, ĉar vi estas neplenaĝa.
epo
Lia sano pliboniĝas.
epo
La maljuna sinjorino ridetis al sia nepino.
epo
Se vi estos proksima, envenu por vizito.
epo
Ho! Ĉu vi hazarde scias, kie ŝi loĝas nun?
epo
Mia avo ŝatas frue en- kaj ellitiĝi.
epo
Mia avo ŝatas frue enlitiĝi kaj frue ellitiĝi.
epo
Anstataŭe, ili vivas solaj, dum ili kapablas prizorgi sin mem.
epo
Li dediĉis sian tutan energion al sia komerco.
epo
Ili realigis la projekton.
epo
Ĉu vi povas vivi per via salajro?
epo
Li nomis min stultulo.
epo
Ĉu vi iam pripensetis tagmanĝi kun mi?
epo
Ŝi decidis ne daŭrigi sian rilaton kun li.
epo
Tion mi ne fidis.
epo
Li venos al la festo.
epo
Mi ne vidis lin.
epo
En multaj partoj de la mondo ne estas sufiĉe da nutraĵo por satigi ĉies bezonojn.
epo
Aŭdante tiun kanton, mi pensas pri ŝi.
epo
Mi diras al vi, ke mi persone estas kontraŭ abortigo.
epo
Ili faras tion pli rapide ol ni.
epo
Vi ne povas solvi viajn dubojn ĝis vi alfrontas la kulpulon.
epo
Mi unufoje vidis lin en la trajno.
epo
Nepre notu, kion ŝi diras.
epo
Ĉu vi jes aŭ ne helpos nin?
epo
La afero kostis al mi multajn sendormajn noktojn.
epo
Mi sendus mian filon anstataŭ iri mem.
epo
Tiu trajno estas la lasta al la fino de la mondo.
epo
Tom ne ŝatas, kiam oni restigas sian aŭton antaŭ lia domo.
epo
Ni partoprenos la maratonon.
epo
Vi ne devas iri tien, se vi ne volas iri.
epo
Ilia unujara restado en Germanujo estis tre fruktodona.
epo
La kastelo estas trans la rivero.
epo
Nia dieto estas tre varia.
epo
Vekiĝante li trovis sin kuŝanta sur parka benko.
epo
Vorto konata de ĉiu, estas saluto.
epo
Ili plu laboris de mateno ĝis nokto.
epo
Mi tre nervozis, kiam la aviadilo ekflugis.
epo
Lia tasko estas negoci kun fremdaj aĉetantoj.
epo
Tom ne scias, kiel elspezi sian monon. Li havas tiom da ĝi.
epo
Li foriris al Londono.
epo
La granda plimulto da usonanoj scias la anglan je nur mezbona nivelo.
epo
Vi estu ĝentila al viaj najbaroj.
epo
Ili ne havis alian elekton ol pardonpeti.
epo
Vi povas buse atingi la stacion.
epo
Mi preparos teon por vi.
epo
La riĉuloj emas rigardi la malriĉulojn desupre.
epo
Evidentas, ke Jordan anstataŭigis la ĉefan motoron en tiu eksperimento.
epo
Ĝi memorigas min pri mia infaneco.
epo
Mi estos hejme en la mateno.
epo
Tom ne tre malsamas de iu alia.
epo
Mi iris nenien dum la ferioj.
epo
Mi kontrolos la situacion.
epo
Kvankam Tom kutime estis mia plej bona amiko, mi ekmalamas lin.
epo
Tiu hotelo situas sur monteto.
epo
Estas plumo sur via jako.
epo
Li puniĝis pro ŝoforado en stato de ebrieco.
epo
Tom ne plu estas nia ĉefa suspekto.
epo
Li venis kaj tagmanĝis kun ni.
epo
Per lia rigardo mi sciis, ke li koleras al mi.
epo
La grandaj flugiloj de tiu birdo kapabligas ĝin flugi tre rapide.
epo
Ne enmiksiĝu en liaj aferoj.
epo
Ŝi aspektas kiel ŝia onklino.