
flag

En la dek-naŭ-a jarcento la rusa poeto Aleksandr Puŝkin verkis la poemon "Ruslano kaj Ludmila". La prologo de la poemo rakontas pri tre miriga loko sur la bordo de maro, kie vivas fabelaj estaĵo kaj okazas miraklecaj aĵoj. ([#3242070], [#3242076])
La kompleta poemo
de Aleksandr Puŝkin:
Surborde larĝas kverko aĝa,
De kverko pendas ora ĉen',
Laŭ tiu ĉeno kato saĝa
Rondiras multe en promen';
Ĝi paŝas dekstren - kaj ekkantas,
Maldekstren - diras pri fabel'.
Mirakloj multaj: feo strangas,
Ĉarmegas nimf' per sia bel';
Sur nekonata voj' arbara
De fremda best' mirinda spur',
Profundas plu dometo rara, -
Sen pordo, sur kokina krur';
Jen pluras da vizioj pleno;
Impetas ondoj en mateno
Al sabla kaj dezerta bord', -
Kaj tridek kavaliroj gloraj
Elvenas el profundoj foraj
Kun mar-gvidanto en kohort'.
Jen brava princo sen prepar'
Ekkaptas reĝon plej minacan;
Jen kavaliron tre audacan
Trans maroj larĝaj kaj kampar'
Sorĉisto portas en nubar'.
Jen sen liber' princino ploras,
Kaj bruna lup' al ŝi deĵoras;
Jen sorĉistin' en granda tas'
Moviĝas mem sen embaras';
Jen reĝ' Ostul' ĉe oro tremas;
Jen rusa viv'... Rusia temas!
Kaj tie sub la kverk' mi sidis
Kaj trinkis multe da miel';
Kaj saĝa kat' al mi konfidis
Rakontojn belajn de fabel'..
Esperantigis Sergej Rublov

Jen filmeto, kiu bildigas la poemon: http://vk.com/video-21878384_163835053
ٹیگز
سارے ٹیگ ݙیکھوتندیراں
جملہ عبارت
لائسنس: CC BY 2.0 FRلوگو
ایہ جملہ اصلی ہے تے ترجمے کنوں ماخوذ کائنی۔
flipe ولوں شامل تھیا, October 1, 2011
flipe کنوں ایڈٹ تھیا, October 1, 2011
al_ex_an_der کنوں ایڈٹ تھیا, May 10, 2014