
Saluton Objectivesea! La vorton "desmalordi" mi ne komprenas. Eble vi celas "ordigi" aŭ "reordigi"? Pli forta kaj eble pli proksima al "declutter" povus esti "senrubaĵigi".

Certe estas neologismo, kaj eble eĉ iom amuza. Mi prenis "malordo" aŭ "kaoso" por signifi la angla substantivo <clutter> (nederlande ‘warboel’ aŭ ‘rommel’ sed ne necese ‘afval’ aŭ ‘puin’). La Vortaro de Benson diras, ke la verbo "ordi" estas transitiva, do mi opiniis ke "ord-ig-i” estus redunda. La sama vortaro tradukas la anglan "de-" kiel <de->, <mal->, <des-> aŭ <sen->, depende ĉu oni intencas disiĝon, kiel ‘de-reliĝi’; opozicio, kiel ‘mal-aktivigi’; aŭ forigo, kiel ‘des-odori’ aŭ ‘sen-bestetigi’ (erarserĉili komputilan kodon, ktp). Sed mi estos gvidita de via konsilo.

Nu jes, se "declutter" estas amuza vorto, eble vi povas lasi vian inventaĵon!

"des-mal-ord-i", "sen-mal-ord-igi" kaj "ord-igi" havas ĉiuj tri la saman signifon. Ili diferencas per (mal)longeco kaj (mal)kutimeco.
Se temas malpli pri nura rearanĝo de ordo, sed pli pri forigo de multaj ne plu uzeblaj aĵoj — kaj tion miascie koncernas "declutter" — eblas apliki la verbon "senfatrasigi".
Komparu kun: http://vortaro.net/#fatraso

Senfatrasigi, el PIV, ŝajnas pli bona ol la amuza sed malfacile komprenita "desmalordi."

Dankon pro via tre pripensinda (re)atentigo pri "ordi". La aŭtoroj de PIV registris kaj "ordi" kaj "ordigi" — sen klara indiko de ia konvinka signifodiferenco. Konstateblas, ke oni ĝenerale pli ofte uzas "ordigi" ol "ordi". En Tatoebo aperas "ordigis" kaj "ordis" en la proporcio 41:1 !!!
http://tatoeba.org/deu/sentence...rom=epo&to=und
http://tatoeba.org/deu/sentence...rom=epo&to=und
Ĉu tio okazis laŭ pripensita intenco aŭ pro kutimo kaj la nescio, ke la simpla "ordi" sufiĉas? Tio estas pripensinda afero.
ٹیگز
سارے ٹیگ ݙیکھوتندیراں
جملہ عبارت
لائسنس: CC BY 2.0 FRآڈیو
لوگو
This sentence was initially added as a translation of sentence #2490801
Objectivesea ولوں شامل تھیا, June 27, 2014
Objectivesea ولوں لنک تھیا, June 27, 2014
Objectivesea کنوں ایڈٹ تھیا, September 12, 2014
al_ex_an_der ولوں لنک تھیا, September 12, 2014