germana -> germania [?]
Diplomatio estas afero de ŝtatoj, ne de popoloj.
Vi faras interesan distingon, kiun mi neniam vidis en la praktiko.
En Tekstaro oni vidas:
Feliĉe, ni havas germanan konsulejon en Novosibirsko,(Ondo de Esperanto)
... rakontas pri vizito de franca konsulejo en Tirano (Ondo)
... atako kontraŭ japana konsulejo en Peruo, (Monato)
...mi telefonis al la itala konsulejo (Monato)
Verdire, mi miras pri tiu emo de nunaj esperantistoj ne distingi ŝtaton disde popolo. Ja tiuj estas tute malsamaj aferoj. Jam en la Fundamenta Ekzercaro troviĝas frazo: "Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj".
Ankaŭ doktoro Z mem, estante rusiano, estis tamen ne ruso, sed judo. Miascie, li neniam nomis sin ruso.
Eĉ pli klaran ezemplon prezenas via lando Kanado. Tie loĝas tre multe da angloj, malpli da francoj, kaj iom da aliaj popoloj, interalie germanoj. Tamen ĉu estus ĝuste nomi konsulejon de Kanado angla? Aŭ eble franca aŭ germana?
La germana konsulejo estas konsulejo posedata de germanoj por servi germanojn. Germana pasporto estas pasporto por germanoj. Kaj en Le Monde diplomatique vi povas legi pri Germana Demokratia Respubliko. Laŭ la spirito de nia lingvo ni ne faras distingojn kiuj estas senutilaj en la ĉiutage vivo.
Nu, mi scias, ke la angla lingvo ne distingas inter nocioj "germano", "germana", "germania". Sed Esperanto estas lingvo multe pli logika kaj preciza.
Ekzemple, la konsulejo apartenas al ŝtato Germanio, kvankam la konsulo mem eble ne estas germano, sed li nepre estas germaniano, t.e. civitano de Germanio. Ankaŭ la pasporto atestas civitanecon, sed ne apartenadon al la germana popolo. Do la pasporto estas ne germana, sed germania. Verdire, la esprimo "germana pasporto" ŝajnas al mi same stranga, kiel, ekzemple, "juda pasporto", "ŝvaba pasporto", "navaĥa pasporto", "nigrapiedula pasporto", "cigana pasporto", "ĉeĉena pasporto", "araba pasporto" kaj tiel plu.
Krome, vi menciis, ke la konsulejo devas servi germanojn. Tamen ĉu ĝi laboras nur por pursangaj germanoj? Ĉu ĝi ne helpas ankaŭ al aliaj germanianoj: turkoj, judoj, araboj? Se ĝi ja helpas, do estas tute logike nomi ĝin "germania konsulejo", kiel decas por institucio ŝtata, sed ne genta.
Mi provis laŭeble klare esprimi mian opinion pri la afero, kiun nia lingvo povas trakti tiel ekzakte kaj tuj kompreneble.
@ soweli_Elepanto,
+1
: )
Mi samopinias kun Dejo. La formo "germana" estas la klasika formo, kaj tute ne "emo de nunaj esperantistoj". La formojn kun -ia enkondukis la rusiaj esperantistoj, kiuj klare volis emfazi, ke ili ne estas rusoj sed rusianoj. Sed tiu emo cerre ne ekzistas inter germanoj.
Etiquetas
Veire totas las etiquetasSentence text
License: CC BY 2.0 FRJornals
This sentence was initially added as a translation of sentence #6767449
added by Dejo, April 27, 2019
license chosen by Dejo, April 27, 2019
linked by Dejo, April 27, 2019
linked by danepo, April 27, 2019
linked by Dejo, July 6, 2019
linked by Dejo, July 6, 2019
linked by martinod, July 7, 2019