Tiu traduko ne taŭgas por la franca. La franca frazo parolas pri la statuso de la lingvo, sed la esperanta frazo nun diras, ke io okazas kun la angla, nome, ke ĝi disvastiĝas (tio signifas, ke ĝi kreskas kaj atingas pli kaj pli da lokoj).
Ĉu mi rajtas proponi: "La angla estas monda lingvo." aŭ eble "La angla estas lingvo vasta en la mondo."
Vi parolis pri la angla "statuso", kiu, laŭ la PIV, estas origine leĝa. Do, vi ne pravas, ĉar LA angla lingvo ne posedas ĝin. Pro tio, mi ne parolos pri tiu lingvo per tiuj terminoj. Estas vere, ke mi serĉis kiel esprimi min, por doni fakton pri la angla, kiu ne montrus ĝin sub ĝia plena povo... Vi pravas, kiam vi diras, ke la angla ne disvastiĝas, la fakto estas jam plenumita, kvankam estas afero de taksado, kiun neniu povas arogi al si, ĉar neebla. Koncerne viajn proponojn, mi ŝatas la simplecon, do mi elektas la unuan frazon kaj esperas, ke vi bone komprenis mian lingvaĵon.
Aldone : ĉu la "sh" de "shatas" aperis supersignita?
Amike
Petro
Pardonu, mi verŝajne celas "stato" kaj ne "statuso".
Kaj jes, via ŝ montriĝas tutĝuste. :)
Dankon, kara. Via reĝustigo konfirmas, ke ni estas en akordo, ĉu? Ni adaptiĝos, por ke Esperanto estu pli larĝe uzata, kaj uzota...
Ne hezitu proponi plibonigojn, kiam mi adoptas frazojn.
Ĝis
Petro
Etichete
Vizualizați toate eticheteleListe
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRJurnale
Această propoziție a fost inițial adăugată ca traducere a propoziției #9834
adăugată de către Petro1, 27 ianuarie 2013
legătură realizată de către Petro1, 27 ianuarie 2013
editată de către Petro1, 27 ianuarie 2013
legătură realizată de către Vortarulo, 27 ianuarie 2013
legătură realizată de către fekundulo, 27 ianuarie 2013
legătură realizată de către PaulP, 17 martie 2019