menu
Tatoeba
language
Registriĝi Ensaluti
language Esperanto
menu
Tatoeba

chevron_right Registriĝi

chevron_right Ensaluti

Foliumi

chevron_right Montri hazardan frazon

chevron_right Foliumi laŭ lingvo

chevron_right Foliumi laŭ listo

chevron_right Foliumi laŭ etikedo

chevron_right Foliumi sonregistraĵojn

Komunumo

chevron_right Muro

chevron_right Listo de ĉiuj membroj

chevron_right Lingvoj de la membroj

chevron_right Denaskaj parolantoj

search
clear
swap_horiz
search

Frazo n-ro 5520318

info_outline Metadatumoj
warning
Via frazo ne estis aldonita, ĉar ĝi jam ekzistas.
Frazo n-ro {{vm.sentence.id}} — apartenas al {{vm.sentence.user.username}} Frazo #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star Tiu ĉi frazo apartenas al denaska parolanto.
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj
Malligi la tradukon link Igi ĝin rekta traduko chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} La ekzistanta frazo n-ro{{::translation.id}} estis aldonita kiel traduko.
edit Adapti tiun ĉi tradukon
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj de tradukoj
Malligi la tradukon link Igi ĝin rekta traduko chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} La ekzistanta frazo n-ro{{::translation.id}} estis aldonita kiel traduko.
edit Adapti tiun ĉi tradukon
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Malpli da tradukoj

Komentoj

GrizaLeono GrizaLeono 2018-aprilo-12 2018-aprilo-12 14:39:57 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Ĉu ne "infanoN eltrovontaN"?

PaulP PaulP 2018-aprilo-13 2018-aprilo-13 06:58:04 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Laŭ mi ambaŭ estas defendeblaj. Ĉu „infano” rilatas al „mi” aŭ al „min”? Sed via propono ŝajnas al mi pli logika. Do mi korektis!

bpeel bpeel 2019-septembro-20 2019-septembro-20 08:57:28 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Mi pensas ke la unua propono estis pli bona.

Kial ”eltrovonta” kaj ne “eltrovinta”? Mi ne komprenas la germanan sed almenaŭ la angla frazo ŝajne ne kongruas kun “-onta”.

https://tatoeba.org/fra/sentenc...omment-1125673

PaulP PaulP 2019-septembro-20, modifita 2019-septembro-20 2019-septembro-20 09:02:15 UTC, modifita 2019-septembro-20 09:07:37 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Jes, nepre "eltrovinta". Jen kutima problemo: oni fiksas sian atenton pri unu eraro en frazo, kaj pretervidas la tuj apudan eraron.

bpeel bpeel 2019-septembro-20, modifita 2019-septembro-20 2019-septembro-20 09:08:12 UTC, modifita 2019-septembro-20 09:13:56 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Eble ĝi eĉ devus esti “infano eltrovinte” ĉar oni kutime uzas adverban participon por priskribi la subjekton. Sed mi ne certas pri tio 😬

Tiel la plena nemallongigita frazo estus “mi sentas min kiel infano [sentas sin] ĵus eltrovinte, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas”.

PaulP PaulP 2019-septembro-20 2019-septembro-20 09:17:12 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Ankaŭ mi dubas. En frazo kiel „Eltrovinte, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas, mi ekploris” temas klare pri adverbo, kiu rilatas al la tuta subfrazo.

Se mi skribus „Mi sentas min kiel infano, kiu ĵus eltrovis, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas.” mi kompreneble bele eskapus el la dilemo ;-)

@Grizaleono @Nimfeo @Pfirsichbaeumchen Kion vi opinias pri la nuna frazo?

bpeel bpeel 2019-septembro-20 2019-septembro-20 09:20:37 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Tio ŝajnas bona elturno laŭ mi. Kaj ĝi pli proksimas al la vortumo en la angla.

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2019-septembro-20 2019-septembro-20 12:54:21 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Mi opinias, ke la nuna frazo estas plej logika. (Mi ne povas diri la samon pri la germana frazo, kiu signifas „kiel infano eltrovonta“. Mi skribos komenton.)

GrizaLeono GrizaLeono 2019-septembro-20 2019-septembro-20 15:00:57 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Nepre "eltrovinte". Tiu "onte" estis tajperaro mia.
Mi konsentas pri tio, ke ambaŭ kazoj eblas, kaj mi admiras la pli simplan elturniĝon :-)

Pfirsichbaeumchen Pfirsichbaeumchen 2019-septembro-20, modifita 2019-septembro-20 2019-septembro-20 17:28:22 UTC, modifita 2019-septembro-20 17:30:46 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Laŭ mi

kiel infano ĵus eltrovinta, ke ... = kiel infano, kiu ĵus eltrovis,
kiel infano ĵus eltrovinte, ke ... = kiel infano, post kiam mi ĵus eltrovis,

tiel ke la signifoj iomete diferencas. Certe oni volas diri la unuan. :-)

PaulP PaulP 2019-septembro-20 2019-septembro-20 17:33:51 UTC flag Report link Konstanta ligilo

Mi samopinias kun Lisa. Sed mi aldonis ankaŭ la pli simplan elturniĝon.

bpeel bpeel 2019-septembro-20 2019-septembro-20 17:58:32 UTC flag Report link Konstanta ligilo

@Pfirsichbaeumchen

Mi ne konsentas ke la “eltrovinte” estus “mi eltrovis”. La “kiel” enkondukas novan subfrazon kun nova subjekto, kaj tial “eltrovinte” referencus la subjekton de la subfrazo, do la infano.

Metadatumoj

close

Frazteksto

Permesilo: CC BY 2.0 FR

Registroj

Tiu ĉi frazo estis komence aldonita kiel traduko de frazo n-ro 5488219Ich fühle mich gerade wie ein Kind, das plötzlich einsieht, dass es den Weihnachtsmann gar nicht gibt..

Mi sentas min kiel infano eltrovonta, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas.

aldonita de PaulP, 2016-oktobro-15

Mi sentas min kiel infanon eltrovontan, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas.

modifita de PaulP, 2018-aprilo-13

Mi sentas min kiel infano eltrovinta, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas.

modifita de PaulP, 2019-septembro-20

Mi sentas min kiel infano ĵus eltrovinta, ke Paĉjo Kristnasko ne ekzistas.

modifita de PaulP, 2019-septembro-20