Ĉu "pagata"?
Supozeble temas pri pli ol unu pago, regula pago; eble monata pago.
Ĉu laŭ vi la frazo vere malĝustas?
Kiam mi diras "la rado estas movata de la rivera fluo", mi scias ke la ago daŭras. Sed ĉu por ago, kiu ne daŭras, sed kiu ripetiĝas, ni uzu la -ata formon? Por mi "pagita" esprimas la rezulton de ago, eble ripeta, sed nedaŭra. Kion vi opinias?
En PMEG legeblas: "Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la iom-post-ioma daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripetado de la ago."
Kompareblaj ekzemploj:
"la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi" – Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto
"ili havis parencan oficiston, kaj bone pagatan" – La Faraomo
"Laboristo pagata estas pli gaja kaj faras pli multe da laboro" – La Faraono
"Tiaj oficoj estas tre bone pagataj" – Marta
"Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta" –Marta
"La tiea rusa armeo konsistas el malsataj, nepagataj, koleraj soldatoj" – Monato
"La sonreĝisoro Tribulet estas tre kompetenta kaj estas pagata por tiu laboro, tio ankaŭ klarigas kial la studio ne estas senpaga" – La Ondo de Espranto
Dankegon pro tiuj klarigoj kaj ekzemploj. Mi korektis.
Теги
Доступные тегиСписки
Текст предложения
Лицензия: CC BY 2.0 FRЖурнал
Это предложение было изначально добавлено в качестве перевода предложения №№1273306
добавлено nimfeo, 13 октября 2014 г.
соединено nimfeo, 13 октября 2014 г.
отредактировано nimfeo, 18 октября 2014 г.
соединено martinod, 18 октября 2014 г.
соединено martinod, 18 октября 2014 г.
соединено martinod, 18 октября 2014 г.
соединено martinod, 18 октября 2014 г.
соединено Aleksandro40, 30 августа 2015 г.