Nu, "malriĉo" estas tute taŭga kaj ofte uzata vorto. Estas 93 trafoj en tekstaro.com
La franca teksto enhavas la vorton "éducation" (= edukado); ankaŭ la angla parolas pri "education".
PIV ne mencias ĉiujn eblajn vortojn. Ekzemple la vorto "proksimo" ne estas en PIV, kvankam ĝi aperas 63 fojojn en tekstaro.com
Mi konjektas, ke la kialo de tiu neapero estas, ke la franca ne havas vorton por rekte esprimi "proksimo".
"Malproksimo" ja estas en PIV. Tiu vorto aperas same 63 fojojn en tekstaro.com
Nenio pardonendas.
Tiaj rimarkigoj ebligas, ke ni plulernu.
En la angla-esperanta vortlisto, kiun mi uzas, mi trovis:
education : edukado; edukiteco; instruiteco; instruado; edukoservoj; eduko; klerigado; klereco; lernado; pedagogio; didaktiko
Mia sperto estas, ke ekzistas ege malmultaj anglaj vortoj kun nur unu sola signifo :-)
Amiko iam asertis: Inter diro kaj signifo en la angla ofte vastas oceano.
Tion ĉiu ja scias, sed ĉi-okaze la ruzo estas, ke TUTE NE estas oceano inter "education" kaj "edukado" :-)
Теги
Доступные тегиСписки
Текст предложения
Лицензия: CC BY 2.0 FRЖурнал
Это предложение было изначально добавлено в качестве перевода предложения №№4110
добавлено GrizaLeono, 31 октября 2010 г.