Finita -> Fininte
Finite -> Fininte
Pardonu!
Mi proponas "kanapo"
Se mi ĝuste memoras, ni kune jam parolis kaj en Tekstaro esploris pri la nominativo post eksidi.
Dankon al Alois pro lia sciigo de la tajperaro.
Al Alexander_kun_la_substreketoj :)
Mi ne memoras tion, sed mi ĵus vidis, ke preskaŭ ĉiuj "eksid\VF" en la tekstaro vere estas uzataj kun nominativo.
Kvankam mi ne klare vidas la kialon, mi (iom blinde) sekvas vian proponon... Tio do supozigas, ke ŝi faris la mastrumadon starante tuj antaŭ la kanapo, ĉu ne?
Ankaux mi ne tre komprenas kial kanapo devas esti nominativa en tiu cxi kunteksto...
En Tekstaro, eble, plej ofte renkontigxas la situacio, kie estas pli grava KIE la eksidado okazas.
"La birdoj eksidis sur la blancxoj." - Do, ne gravas sur kiun surfacon la birdoj sidis?
Sed, laux mi, se oni volas gxuste diri "sur kiun" objekto oni eksidas - do nepre endas uzi la finajxon -n.
Interalie, en Tekstaro estas ankaux -n: en la taduko farita de e-akademiano Pokrovskij...
"... li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du paŝoj de la amikoj..."
Ni pridiskutis komune la frazon en la forumo de rusaj esperantistoj: http://e-novosti.info/forumo/vi...?p=98269#98269
kaj ellaboris preskaŭ komunan opinion, ke entute, ambaŭ variantoj eblas: kaj "eksidis sur kanapon", kaj "eksidis sur kanapo". Sed, laŭ opinio de plejmultaj esprantistoj, en la kunteksto, kie persono ion faris en la ĉambro, kaj poste venis al la kanapo kaj eksidis - finaĵo -n estas preferinda aŭ eĉ estas nepre bezonata. Certe kiam persono kuŝis jam sur la kanapo antaŭe, kaj poste eksidis sur ĝi, tio ne validas.
Do, ne uzante la finaĵon en nia frazo ni venas al situacio, ke la persono kvazaŭ mastrumis de sur la kanapo :)
La akademiano Paŭlo Moĵajev ankaŭ proponis kompari la situacion pri "eksidi sur..." kun "sidiĝi sur..." (kiu, laŭ la senco, estas samsignifa), kaj ankaŭ ĝin serĉi en la Tekstaro.
Farinte tion, vi ricevas kelkajn pliajn variantojn kun finaĵo -n.
La akademiano mem, preferas diri nian esploratan frazon ĝuste "eksidis sur la kanapon".
Dankon, kara Maksimo. Vi serioze traktis la problemon.
Bedaŭrinde la ligilo al la forumo de rusaj Esperantistoj ne funkcias ĉe mi.
Mi supozas, ke vi tie menciis la retadreson de Tatoeba, kaj tiel ankaŭ reklamis ĝin.
Теги
Доступные тегиСписки
Текст предложения
Лицензия: CC BY 2.0 FRЖурнал
Это предложение было изначально добавлено в качестве перевода предложения №№746560
добавлено GrizaLeono, 22 июня 2011 г.
соединено GrizaLeono, 22 июня 2011 г.
отредактировано GrizaLeono, 18 июля 2012 г.
отредактировано GrizaLeono, 18 июля 2012 г.
соединено PaulP, 26 августа 2015 г.
соединено PaulP, 26 августа 2015 г.